-
-
Esperanto
-
-
1
|Daniel 10:1|
En la tria jaro de Ciro, regxo de Persujo, vorto estis malkasxita al Daniel, kiu havis la nomon Beltsxacar; kaj vera estis tiu vorto kaj tre grava. Li komprenis la vorton kaj komprenis bone la vizion.
-
2
|Daniel 10:2|
En tiu tempo mi, Daniel, funebris dum tri semajnoj.
-
3
|Daniel 10:3|
Bongustan mangxajxon mi ne mangxis, viando kaj vino ne venis en mian busxon, kaj per oleo mi min ne sxmiris, gxis la fino de la tri semajnoj.
-
4
|Daniel 10:4|
En la dudek-kvara tago de la unua monato mi estis sur la bordo de granda rivero, nome de HXidekel.
-
5
|Daniel 10:5|
Kaj levinte miajn okulojn, mi ekvidis:jen staras unu viro, vestita per tolaj vestoj, kaj liaj lumboj estas zonitaj per pura oro el Ufaz.
-
6
|Daniel 10:6|
Lia korpo estas kiel turkiso, lia vizagxo aspektas kiel fulmo, liaj okuloj kiel fajraj flamoj, liaj brakoj kaj kruroj kiel brilanta kupro, kaj la vocxo de lia parolado estas kiel vocxo de amaso da homoj.
-
7
|Daniel 10:7|
Nur mi sola, Daniel, vidis tiun vizion; la homoj, kiuj estis kun mi, ne vidis la vizion; tamen granda timo falis sur ilin, kaj ili forkuris, por sin kasxi.
-
8
|Daniel 10:8|
Mi restis sola, kaj mi rigardis tiun grandan vizion; ne restis en mi forto, mia vizagxaspekto sxangxigxis terure, kaj mi ne povis rekolekti miajn fortojn.
-
9
|Daniel 10:9|
Kaj mi ekauxdis la vocxon de liaj vortoj; kaj kiam mi ekauxdis la vocxon de liaj vortoj, mi senkonscie falis vizagxaltere.
-
10
|Daniel 10:10|
Sed jen mano ektusxis min kaj levis min sur miajn genuojn kaj manplatojn.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5