-
-
Esperanto
-
-
31
|Daniel 11:31|
Helpantoj estos starigitaj de li; ili malsanktigos la fortodonan sanktejon, cxesigos la cxiutagajn oferojn, kaj faros abomenindan ruinigon.
-
32
|Daniel 11:32|
Tiujn, kiuj malbonagas kontraux la interligo, li allogos per flatajxoj. Sed la homoj, kiuj konas sian Dion, farigxos kuragxaj kaj komencos agi.
-
33
|Daniel 11:33|
La klerigantoj de la popolo klerigos multajn, kvankam dum kelka tempo ili falados de glavo, fajro, mallibereco, kaj prirabado.
-
34
|Daniel 11:34|
Dum sia falado ili ricevos kelkan helpon, sed multaj aligxos al ili hipokrite.
-
35
|Daniel 11:35|
Kelkaj el la klerigantoj falos por tio, ke ili refandigxu, purigxu, kaj blankigxu gxis la fina tempo; cxar estas ankoraux tempo.
-
36
|Daniel 11:36|
La regxo farados, kion li volos, kaj li fierigxos, kaj rigardos sin kiel pli altan ol cxiu dio, kaj pri Dio de la dioj li parolos terurajxojn, kaj li havos sukceson, gxis plenigxos la kolero; cxar kio estas decidita, tio plenumigxos.
-
37
|Daniel 11:37|
Kaj pri la dioj de siaj patroj li ne pensos, li ne atentos cxarmon de virinoj, nek ian dion, sed li tenos sin pli alte ol cxio.
-
38
|Daniel 11:38|
Nur la dion de fortikajxoj sur sia loko li honoros, kaj tiun dion, kiun ne konis liaj patroj, li honoros per oro, argxento, multekostaj sxtonoj, kaj juveloj.
-
39
|Daniel 11:39|
Kaj li konstruos por la urboj fortikajxojn sub la nomo de fremda dio; kiu akceptos cxi tiun, al tiu li plimultigos la honorojn kaj donos potencon super multaj kaj rekompence disdonos teron.
-
40
|Daniel 11:40|
Fine ekbatalos kontraux li la suda regxo, kaj jxetos sin sur lin la norda regxo kun cxaroj, rajdistoj, kaj multe da sxipoj, atakos la regionojn, inundos, kaj trairos.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5