-
-
Esperanto
-
-
11
|Daniel 2:11|
la afero, kiun la regxo postulas, estas tiel eksterordinara, ke neniu povas tion plenumi al la regxo, krom la dioj, kiuj ne vivas inter karnuloj.
-
12
|Daniel 2:12|
Tiam la regxo forte indignis kaj koleris, kaj ordonis pereigi cxiujn sagxulojn de Babel.
-
13
|Daniel 2:13|
Kiam la dekreto eliris, oni komencis la mortigadon de la sagxuloj, kaj oni volis mortigi ankaux Danielon kaj liajn kamaradojn.
-
14
|Daniel 2:14|
Tiam Daniel faris sagxan kaj prudentan rediron al Arjohx, la estro de la regxaj korpogardistoj, kiu eliris, por mortigi la sagxulojn de Babel;
-
15
|Daniel 2:15|
li demandis Arjohxon, la potenculon de la regxo, dirante:Pro kio eliris de la regxo tia severa ordono? Tiam Arjohx rakontis al Daniel la tutan aferon.
-
16
|Daniel 2:16|
Daniel iris kaj petis la regxon, ke li donu al li templimon, kaj li prezentos al la regxo la klarigon.
-
17
|Daniel 2:17|
Poste Daniel iris en sian domon, kaj rakontis la aferon al siaj kamaradoj HXananja, Misxael, kaj Azarja,
-
18
|Daniel 2:18|
por ke ili petegu la kompateman Dion de la cxielo malkasxi tiun kasxitan aferon, por ke Daniel kaj liaj kamaradoj ne pereu kun la aliaj sagxuloj de Babel.
-
19
|Daniel 2:19|
Kaj tiam la kasxitajxo malkasxigxis al Daniel en nokta vizio, kaj Daniel dankis pro tio Dion de la cxielo.
-
20
|Daniel 2:20|
Kaj Daniel ekparolis, kaj diris:Estu benata la nomo de Dio de eterne gxis eterne; cxar al Li apartenas sagxo kaj forto;
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5