-
-
Esperanto
-
-
11
|Daniel 5:11|
En via regno ekzistas viro, kiu havas en si la spiriton de la sanktaj dioj; en la tempo de via patro oni trovis en li lumon, prudenton, kaj sagxon, similan al la sagxo de la dioj; kaj la regxo Nebukadnecar, via patro, la regxo mem, via patro, faris lin cxefo de la astrologoj, sorcxistoj, HXaldeoj, kaj divenistoj;
-
12
|Daniel 5:12|
cxar en li oni trovis altan spiriton, scion, kaj prudenton, por klarigi songxojn, komentarii sentencojn, kaj malkasxi kasxitajxojn. Tio estas Daniel, al kiu la regxo donis la nomon Beltsxacar. Tial oni voku Danielon, kaj li klarigos la signifon.
-
13
|Daniel 5:13|
Tiam oni alkondukis Danielon antaux la regxon; kaj la regxo ekparolis, kaj diris al Daniel:CXu vi estas Daniel, unu el la forkaptitaj filoj de Judujo, kiujn mia patro, la regxo, venigis el Judujo?
-
14
|Daniel 5:14|
Mi auxdis pri vi, ke la spirito de la dioj estas en vi, kaj ke lumo, prudento, kaj eksterordinara sagxo trovigxas en vi.
-
15
|Daniel 5:15|
Nun estis alkondukitaj al mi la sagxuloj kaj magiistoj, por tralegi cxi tiun surskribon kaj klarigi al mi gxian signifon; sed ili ne povis klarigi al mi la sencon de cxi tiuj vortoj.
-
16
|Daniel 5:16|
Sed mi auxdis pri vi, ke vi povoscias klarigi signifon kaj malkasxi kasxitajxon. Tial, se vi povas tralegi cxi tiun surskribon kaj klarigi al mi gxian signifon, vi ricevos purpuran veston, ora cxeno estos sur via kolo, kaj vi estos la tria reganto en la regno.
-
17
|Daniel 5:17|
Tiam Daniel respondis kaj diris al la regxo:Viaj donacoj restu cxe vi, viajn rekompencojn donu al iu alia; mi tamen tralegos al la regxo la surskribon, kaj mi klarigos al li la signifon.
-
18
|Daniel 5:18|
Ho regxo! Dio la Plejalta donis al via patro Nebukadnecar regnon, potencon, honoron, kaj gloron.
-
19
|Daniel 5:19|
Pro la potenco, kiun Li donis al li, cxiuj popoloj, gentoj, kaj lingvoj tremis kaj havis timon antaux li; kiun li volis, li mortigis, kaj kiun li volis, li lasis vivi; kiun li volis, li altigis, kaj kiun li volis, li malaltigis.
-
20
|Daniel 5:20|
Sed kiam lia koro fierigxis kaj lia spirito malhumiligxis, li estis dejxetita el sia regxa trono kaj senigita je sia gloro;
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5