-
-
Esperanto
-
-
21
|Daniel 6:21|
Tiam Daniel respondis al la regxo:Ho regxo, vivu eterne!
-
22
|Daniel 6:22|
Mia Dio sendis Sian angxelon, kaj baris la busxon de la leonoj, kaj ili faris al mi nenian difekton; cxar mi estis trovita pura antaux Li; kaj ankaux antaux vi, ho regxo, mi ne faris krimon.
-
23
|Daniel 6:23|
Tiam la regxo tre ekgxojis pri li kaj ordonis levi Danielon el la kavo. Kaj oni eligis Danielon el la kavo, kaj nenia difekto montrigxis sur li; cxar li kredis al sia Dio.
-
24
|Daniel 6:24|
Kaj la regxo ordonis alkonduki tiujn virojn, kiuj per sia akuzo volis pereigi Danielon, kaj jxeti en la kavon de la leonoj ilin mem, kaj ankaux iliajn infanojn kaj iliajn edzinojn; kaj ankoraux antaux ol ili atingis la fundon de la kavo, la leonoj kaptis ilin kaj frakasis cxiujn iliajn ostojn.
-
25
|Daniel 6:25|
Post tio la regxo Dario skribis al cxiuj popoloj, gentoj, kaj lingvoj de la tuta tero:Kresku via bonfarto!
-
26
|Daniel 6:26|
Mi donas ordonon, ke en cxiu regiono de mia regno oni timu kaj respektu Dion de Daniel; cxar Li estas Dio vivanta kaj eterne restanta, Lia regno estas nedetruebla, kaj Lia regado estas senfina.
-
27
|Daniel 6:27|
Li liberigas kaj savas, Li faras miraklojn kaj pruvosignojn en la cxielo kaj sur la tero; Li savis Danielon kontraux leonoj.
-
28
|Daniel 6:28|
Kaj Daniel havis sukceson dum la regxado de Dario, kaj dum la regxado de Ciro, la Perso.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5