-
-
Esperanto
-
-
11
|Daniel 8:11|
Kaj ecx kontraux la armeestron gxi levigxis, forprenis de li la cxiutagajn oferojn, kaj ruinigis lian sanktan logxejon.
-
12
|Daniel 8:12|
Forto estis donita al gxi kontraux la cxiutagaj oferoj pro peko; kaj gxi jxetis la veron sur la teron kaj laboris kun sukceso.
-
13
|Daniel 8:13|
Kaj mi auxdis unu sanktulon, kiu parolis, kaj tiu sanktulo diris al iu, kiu demandis:GXis kiam havos forton la profetajxo pri la cxiutagaj oferoj kaj pri la terura peko, ke la sanktejo kaj la armeo estos piedpremataj?
-
14
|Daniel 8:14|
Kaj li diris al mi:GXis pasos du mil tricent vesperoj kaj matenoj; tiam la sanktejo denove estos sanktigita.
-
15
|Daniel 8:15|
Dum mi, Daniel, estis rigardanta tiun vizion kaj sercxanta gxian signifon, jen starigxis antaux mi bildo de viro.
-
16
|Daniel 8:16|
Kaj el meze de Ulaj mi auxdis homan vocxon, kiu vokis kaj diris:Gabriel, klarigu al li la vizion.
-
17
|Daniel 8:17|
Kaj li aliris al tiu loko, kie mi staris; kaj kiam li venis, mi eksentis teruron kaj falis vizagxaltere; kaj li diris al mi:Sciu, ho homido, ke la vizio koncernas la finon de la tempo.
-
18
|Daniel 8:18|
Kiam li parolis al mi, mi kusxis senkonscie sur la tero; sed li ektusxis min kaj starigis min sur mia loko.
-
19
|Daniel 8:19|
Kaj li diris:Jen mi sciigas al vi, kio estos cxe la fino de la kolero; cxar tio koncernas la finan tempon.
-
20
|Daniel 8:20|
La virsxafo, kiun vi vidis kun la du kornoj, estas la regxoj de Medujo kaj Persujo;
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5