-
-
Esperanto
-
-
30
|Daniel 2:30|
Kaj al mi tiu kasxitajxo malkasxigxis ne pro tio, ke mi kvazaux estus pli sagxa ol cxiuj vivantoj, sed por tio, ke la regxo ricevu klarigon kaj ke vi eksciu la pensojn de via koro.
-
31
|Daniel 2:31|
Vi, ho regxo, havis vizion:jen staris granda statuo; grandega statuo tio estis; en eksterordinara brilo gxi staris antaux vi, kaj gxia aspekto estis terura.
-
32
|Daniel 2:32|
La kapo de tiu statuo estis el pura oro; gxiaj brusto kaj manoj estis el argxento, la ventro kaj femuroj el kupro;
-
33
|Daniel 2:33|
gxiaj kruroj estis el fero, gxiaj piedoj estis parte el fero, parte el argilo.
-
34
|Daniel 2:34|
Vi vidis poste, ke sxtono desxirigxis sen ago de ia mano, frapis la statuon, gxiajn ferajn kaj argilajn piedojn, kaj frakasis ilin.
-
35
|Daniel 2:35|
Tiam cxio kune frakasigxis:la fero, argilo, kupro, argxento, kaj oro farigxis kiel grenventumajxo sur somera drasxejo, kaj la vento ilin forportis, kaj ne restis postesigno post ili; sed la sxtono, kiu frakasis la statuon, farigxis granda monto kaj plenigis la tutan teron.
-
36
|Daniel 2:36|
Tio estas la songxo. Nun ni diros al la regxo la signifon.
-
37
|Daniel 2:37|
Vi, ho regxo, estas regxo super regxoj, al kiu Dio de la cxielo donis regnon, potencon, forton, kaj gloron;
-
38
|Daniel 2:38|
kaj cxie, kie ajn logxas homoj, Li transdonis en viajn manojn la bestojn de la kampo kaj la birdojn de la cxielo, kaj faris vin reganto super ili cxiuj. Vi estas la ora kapo.
-
39
|Daniel 2:39|
Post vi aperos nova regno, malpli alta ol via, kaj ankoraux tria regno, kupra, kiu regos super la tuta tero.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5