-
-
Esperanto
-
-
16
|Esdras 8:16|
Tiam mi sendis Eliezeron, Arielon, SXemajan, Elnatanon, Jaribon, Elnatanon, Natanon, Zehxarjan, kaj Mesxulamon, la cxefojn, kaj Jojaribon kaj Elnatanon, la scienculojn;
-
17
|Esdras 8:17|
kaj mi donis al ili komision al Ido, la cxefo en la loko Kasifja, kaj mi donis al ili instrukcion pri tio, kion ili devas diri al Ido, kaj al liaj fratoj, la Netinoj, en la loko Kasifja, por venigi al ni servistojn por la domo de nia Dio.
-
18
|Esdras 8:18|
Kaj ili venigis al ni, cxar super ni estis la favora mano de nia Dio, homon sagxan el la idoj de Mahxli, filo de Levi, filo de Izrael, kaj SXerebjan kun liaj filoj kaj fratoj, dek ok homojn,
-
19
|Esdras 8:19|
kaj HXasxabjan, kaj kun li Jesxajan, el la idoj de Merari, kun liaj fratoj kaj iliaj filoj, dudek;
-
20
|Esdras 8:20|
kaj el la Netinoj, kiujn David kaj la princoj starigis por servi al la Levidoj, ducent dudek Netinojn; cxiuj ili estis registritaj laux siaj nomoj.
-
21
|Esdras 8:21|
Kaj mi proklamis tie faston cxe la rivero Ahava, por ke ni humiligu nin antaux nia Dio, por peti de Li gxustan vojon por ni, por niaj infanoj, kaj por nia tuta havo.
-
22
|Esdras 8:22|
CXar mi hontis peti de la regxo militistojn kaj rajdistojn por defendi nin kontraux malamikoj sur la vojo; cxar ni tiele diris al la regxo:La mano de nia Dio estas bonfaranta por cxiuj, kiuj sin turnas al Li, kaj Lia potenco kaj Lia kolero estas kontraux cxiuj, kiuj Lin forlasas.
-
23
|Esdras 8:23|
Ni do fastis, kaj petis nian Dion pri tio; kaj Li auxskultis nin.
-
24
|Esdras 8:24|
Kaj mi apartigis el la cxefaj pastroj dek du, kaj mi aligis al ili SXerebjan kaj HXasxabjan kaj dek el iliaj fratoj.
-
25
|Esdras 8:25|
Kaj mi pese transdonis al ili la argxenton kaj la oron kaj la vazojn, kiuj estis donacitaj por la domo de nia Dio kaj kiujn donacis la regxo kaj liaj konsilistoj kaj liaj princoj, kaj cxiuj Izraelidoj, kiuj tie trovigxis.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5