-
-
Esperanto
-
-
24
|Esdras 7:24|
Kaj ni sciigas al vi, ke sur neniun el la pastroj, Levidoj, kantistoj, pordegistoj, Netinoj, aux servantoj cxe tiu domo de Dio vi devas meti tributon, imposton, aux depagojn.
-
25
|Esdras 7:25|
Kaj vi, Ezra, laux la sagxo, kiun via Dio donis al vi, starigu registojn kaj jugxistojn, kiuj jugxadus la tutan popolon, kiu estas trans la rivero, cxiujn, kiuj scias la legxojn de via Dio; kaj kiu ne scias, tiun instruu.
-
26
|Esdras 7:26|
Kaj cxiu, kiu ne plenumos la legxojn de via Dio aux la legxojn de la regxo, tuj estu jugxe kondamnata, cxu al morto, cxu al elpelo, cxu al monpuno, cxu al meto en malliberejon.
-
27
|Esdras 7:27|
Benata estu la Eternulo, Dio de niaj patroj, kiu metis en la koron de la regxo la ideon beligi la domon de la Eternulo en Jerusalem,
-
28
|Esdras 7:28|
kaj sur min turnis favoron de la regxo kaj de liaj konsilistoj kaj de cxiuj potencaj princoj de la regxo. Kaj mi ricevis kuragxon, cxar la mano de la Eternulo, mia Dio, estis super mi; kaj mi kolektis en Izrael cxefojn, por ke ili iru kun mi.
-
1
|Esdras 8:1|
Jen estas la cxefoj de patrodomoj kun ilia genealogio, kiuj iris kun mi el Babel en la tempo de regxado de la regxo Artahxsxast:
-
2
|Esdras 8:2|
el la idoj de Pinehxas:Gersxom; el la idoj de Itamar:Daniel; el la idoj de David:HXatusx;
-
3
|Esdras 8:3|
el la idoj de SXehxanja:el la idoj de Parosx:Zehxarja, kaj kun li la familianoj, viroj en la nombro de cent kvindek;
-
4
|Esdras 8:4|
el la idoj de Pahxat-Moab:Eljehoenaj, filo de Zerahxja, kaj kun li ducent virseksuloj;
-
5
|Esdras 8:5|
el la idoj de SXehxanja:la filo de Jahxaziel, kaj kun li tricent virseksuloj;
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5