-
-
Esperanto
-
-
16
|Esdras 6:16|
Kaj la Izraelidoj, la pastroj, la Levidoj, kaj la aliaj revenintoj el la kaptiteco faris kun gxojo la sanktigon de tiu domo de Dio.
-
17
|Esdras 6:17|
Kaj oni alportis cxe la sanktigo de tiu domo de Dio:cent bovojn, ducent sxafojn, kvarcent sxafidojn, kaj dek du pekoferajn kaprojn pro la tuta Izrael, laux la nombro de la triboj de Izrael.
-
18
|Esdras 6:18|
Kaj oni starigis la pastrojn laux iliaj ordoj, kaj la Levidojn laux iliaj vicoj, por la servado al Dio en Jerusalem, kiel estas preskribite en la libro de Moseo.
-
19
|Esdras 6:19|
Kaj la revenintoj el la kaptiteco faris Paskon en la dek-kvara tago de la unua monato.
-
20
|Esdras 6:20|
CXar la pastroj kaj la Levidoj purigis sin cxiuj kiel unu homo; kaj ili bucxis Paskajn sxafidojn por cxiuj revenintoj el la kaptiteco, por siaj fratoj, la pastroj, kaj por si.
-
21
|Esdras 6:21|
Kaj mangxis la Izraelidoj, kiuj revenis el la kaptiteco, kaj cxiuj, kiuj apartigis sin de la malpureco de la nacioj de la tero, por turni sin al la Eternulo, Dio de Izrael.
-
22
|Esdras 6:22|
Kaj ili en gxojo solenis la feston de macoj dum sep tagoj; cxar la Eternulo gxojigis ilin, kaj turnis al ili la koron de la regxo de Asirio, por ke li fortigu iliajn manojn cxe la laborado koncerne la domon de Dio, la Dio de Izrael.
-
1
|Esdras 7:1|
Post tiuj okazintajxoj, dum la regxado de Artahxsxast, regxo de Persujo, el Babel iris Ezra, filo de Seraja, filo de Azarja, filo de HXilkija,
-
2
|Esdras 7:2|
filo de SXalum, filo de Cadok, filo de Ahxitub,
-
3
|Esdras 7:3|
filo de Amarja, filo de Azarja, filo de Merajot,
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5