-
-
Esperanto
-
-
3
|Esdras 5:3|
En tiu tempo venis al ili Tatnaj, la estro de la transrivera regiono, kaj SXetar-Boznaj, kaj iliaj kunuloj, kaj tiele diris al ili:Kiu permesis al vi konstrui cxi tiun domon kaj starigi cxi tiujn murojn?
-
4
|Esdras 5:4|
Tiam ni diris al ili, kiaj estis la nomoj de tiuj homoj, kiuj konstruis tiun konstruajxon.
-
5
|Esdras 5:5|
Sed la okulo de ilia Dio estis super la plejagxuloj de la Judoj, kaj ili ne estis malhelpataj, gxis la afero estis raportita al Dario kaj gxis revenis decido pri tio.
-
6
|Esdras 5:6|
Jen estas la enhavo de la letero, kiun sendis Tatnaj, la estro de la transrivera regiono, kaj SXetar-Boznaj, kun siaj kunuloj la Afarsehxanoj, kiuj estis en la transrivera regiono, al la regxo Dario;
-
7
|Esdras 5:7|
la raporto, kiun ili sendis al li, havis la sekvantan tekston:Al la regxo Dario plenan pacon.
-
8
|Esdras 5:8|
Estu sciate al la regxo, ke ni iris en la Judan landon, al la domo de la granda Dio; gxi estas konstruata el grandaj sxtonoj, kaj trabojn oni enmetas en la murojn, kaj la laboro estas farata vigle kaj sukcesas en iliaj manoj.
-
9
|Esdras 5:9|
Tiam ni demandis tiujn plenagxulojn, kaj diris al ili:Kiu donis al vi la permeson konstrui cxi tiun domon kaj starigi cxi tiujn murojn?
-
10
|Esdras 5:10|
Kaj krom tio ni demandis pri iliaj nomoj, por raporti al vi, kaj skribi la nomojn de tiuj homoj, kiuj estas iliaj cxefoj.
-
11
|Esdras 5:11|
Per la sekvantaj vortoj ili respondis al ni kaj diris:Ni estas servantoj de Dio de la cxielo kaj de la tero, kaj ni konstruas la domon, kiu estis konstruita antaux multe da jaroj, kaj granda regxo de Izrael konstruis gxin kaj finis gxin.
-
12
|Esdras 5:12|
Sed kiam niaj patroj kolerigis Dion de la cxielo, Li transdonis ilin en la manon de Nebukadnecar, regxo de Babel, la HXaldeo; kaj tiun domon li detruis, kaj la popolon li translogxigis en Babelon.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5