-
-
Esperanto
-
-
13
|Esdras 5:13|
Sed en la unua jaro de Ciro, regxo de Babel, la regxo Ciro donis permeson rekonstrui cxi tiun domon de Dio.
-
14
|Esdras 5:14|
Ecx la vazojn de la domo de Dio, la orajn kaj argxentajn, kiujn Nebukadnecar elportis el la templo de Jerusalem kaj forportis en la templon de Babel, ilin la regxo Ciro elportis el la templo de Babel, kaj oni transdonis ilin al SXesxbacar, kiun li starigis kiel regionestron;
-
15
|Esdras 5:15|
kaj li diris al li:Prenu cxi tiujn vazojn, iru, kaj forportu ilin en la templon de Jerusalem, kaj la domo de Dio estu konstruata sur sia loko.
-
16
|Esdras 5:16|
Tiam venis tiu SXesxbacar kaj metis la fundamenton por la domo de Dio en Jerusalem; kaj de tiu tempo gxis nun gxi estas konstruata, kaj gxi ankoraux ne estas finita.
-
17
|Esdras 5:17|
Tial, se placxas al la regxo, oni sercxu en la domo de la regxaj trezoroj tie en Babel, cxu efektive la regxo Ciro donis permeson konstrui cxi tiun domon de Dio en Jerusalem; kaj la volon de la regxo pri tio oni sendu al ni.
-
1
|Esdras 6:1|
Tiam la regxo Dario ordonis, ke oni sercxu en la domo de dokumentoj, kie la trezoroj estis deponitaj, en Babel.
-
2
|Esdras 6:2|
Kaj oni trovis en Ahxmeta, la regxa kastelo en la Meda lando, unu skribrulajxon, en kiu estis skribita la sekvanta pormemorajxo:
-
3
|Esdras 6:3|
En la unua jaro de la regxo Ciro, la regxo Ciro donis ordonon:Pri la domo de Dio en Jerusalem, estu konstruata domo, loko, kie oni alportas oferojn, kaj fortikaj fundamentoj por gxi estu starigitaj; la alto de la domo estu sesdek ulnoj, gxia largxo estu sesdek ulnoj.
-
4
|Esdras 6:4|
Da vicoj el grandaj sxtonoj estu tri, kaj unu vico el ligno; la elspezoj estu donataj el la regxa domo.
-
5
|Esdras 6:5|
Ankaux la vazojn de la domo de Dio, orajn kaj argxentajn, kiujn Nebukadnecar elportis el la templo de Jerusalem kaj forportis en Babelon, oni redonu, kaj ili iru en la templon de Jerusalem sur sian lokon kaj estu lokitaj en la domo de Dio.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5