-
-
Esperanto
-
-
1
|Jonás 3:1|
Kaj duafoje aperis al Jona vorto de la Eternulo, dirante:
-
2
|Jonás 3:2|
Levigxu, iru en la grandan urbon Nineve, kaj prediku al gxi la predikon, kiun Mi diros al vi.
-
3
|Jonás 3:3|
Tiam Jona levigxis kaj iris en Nineven, konforme al la vorto de la Eternulo. Nineve estis granda urbo cxe Dio; gxi havis la grandecon de tri tagoj da irado.
-
4
|Jonás 3:4|
Kiam Jona komencis la trairadon de la urbo kaj trairis unu tagon, li vokis, kaj diris:Post kvardek tagoj Nineve pereos.
-
5
|Jonás 3:5|
La logxantoj de Nineve ekkredis je Dio, proklamis faston, kaj metis sur sin sakajxon, de la grandaj gxis la malgrandaj inter ili.
-
6
|Jonás 3:6|
Kiam tion auxdis la regxo de Nineve, li levigxis de sia trono, demetis de si sian regxan veston, kovris sin per sakajxo, kaj sidigxis sur cindro.
-
7
|Jonás 3:7|
Kaj li ordonis proklami en Nineve en la nomo de la regxo kaj de liaj altranguloj jenon:La homoj kaj la brutoj, la bovoj kaj la sxafoj, gustumu nenion, ili ne pasxtigxu kaj ne trinku akvon;
-
8
|Jonás 3:8|
kaj la homoj kaj la brutoj kovru sin per sakajxo, kaj voku forte al Dio, kaj cxiu deturnu sin de sia malbona vojo kaj de la perfortajxoj de siaj manoj:
-
9
|Jonás 3:9|
eble Dio bedauxros, kaj forlasos Sian flaman koleron, kaj ni ne pereos.
-
10
|Jonás 3:10|
Kiam Dio vidis iliajn farojn, ke ili deturnis sin de sia malbona vojo, Dio bedauxris la malbonon, kiun Li minacis fari al ili, kaj Li tion ne faris.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 1-4