-
-
Esperanto
-
-
11
|Jonás 1:11|
Kaj ili diris al li:Kion ni faru kun vi, por ke la maro kvietigxu por ni? cxar la maro farigxis cxiam pli kaj pli malkvieta.
-
12
|Jonás 1:12|
Li respondis al ili:Prenu min, kaj jxetu min en la maron; tiam la maro kvietigxos por vi; cxar mi scias, ke pro mi trafis vin cxi tiu granda ventego.
-
13
|Jonás 1:13|
La homoj forte ekremis, por reveni sur la sekteron; sed ili nenion povis fari, cxar la maro farigxadis cxiam pli kaj pli malkvieta kontraux ili.
-
14
|Jonás 1:14|
Tiam ili ekvokis al la Eternulo, kaj diris:Ni petas Vin, ho Eternulo, ne do lasu nin perei pro la animo de cxi tiu homo, kaj ne metu sur nin la sangon de senkulpulo; cxar Vi, ho Eternulo, povas fari cxion, kion Vi volas.
-
15
|Jonás 1:15|
Kaj ili prenis Jonan kaj jxetis lin en la maron; tiam la maro cxesis koleri.
-
16
|Jonás 1:16|
Tiam tiuj homoj eksentis grandan timon antaux la Eternulo; kaj ili bucxis oferon al la Eternulo kaj faris sanktajn promesojn.
-
17
|Jonás 1:17|
Kaj la Eternulo pretigis grandan fisxon, ke gxi englutu Jonan; kaj Jona restis en la interno de la fisxo dum tri tagoj kaj tri noktoj.
-
1
|Jonás 2:1|
Kaj Jona ekpregxis al la Eternulo, sia Dio, el la interno de la fisxo.
-
2
|Jonás 2:2|
Kaj li diris: Kiam mi suferis, mi vokis al la Eternulo, Kaj Li respondis al mi; El la ventro de SXeol mi kriis, Kaj Vi auxskultis mian vocxon.
-
3
|Jonás 2:3|
Vi jxetis min en la profundegon, en la internon de la maro, Kaj fluego min cxirkauxis; CXiuj Viaj ondegoj kaj ondoj iris super min.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Números 15-16