-
-
Esperanto
-
-
37
|Lamentaciones 3:37|
Kiu povas per sia diro atingi, ke io farigxu, se la Sinjoro tion ne ordonis?
-
38
|Lamentaciones 3:38|
CXu ne el la busxo de la Plejaltulo eliras la decidoj pri malbono kaj pri bono?
-
39
|Lamentaciones 3:39|
Kial murmuras homo vivanta? CXiu murmuru kontraux siaj pekoj.
-
40
|Lamentaciones 3:40|
Ni trarigardu kaj esploru nian konduton, kaj ni revenu al la Eternulo;
-
41
|Lamentaciones 3:41|
Ni levu nian koron kaj niajn manojn al Dio en la cxielo.
-
42
|Lamentaciones 3:42|
Ni pekis kaj malobeis, kaj Vi ne pardonis.
-
43
|Lamentaciones 3:43|
Vi kovris Vin per kolero kaj persekutis nin; Vi mortigis, Vi ne kompatis.
-
44
|Lamentaciones 3:44|
Vi kovris Vin per nubo, por ke ne atingu Vin la pregxo.
-
45
|Lamentaciones 3:45|
Vi faris nin balaindajxo kaj abomenindajxo inter la popoloj.
-
46
|Lamentaciones 3:46|
Malfermegis kontraux ni sian busxon cxiuj niaj malamikoj.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Números 15-16