-
-
Esperanto
-
-
1
|Lamentaciones 1:1|
Kiel solece sidas la urbo, kiu estis tiel multehoma! La estrino de la nacioj farigxis kiel vidvino, La princino de landoj farigxis tributulino!
-
2
|Lamentaciones 1:2|
Sencxese sxi ploras en la nokto, kaj sxiaj larmoj estas sur sxiaj vangoj; SXi havas neniun konsolanton inter cxiuj siaj amintoj, CXiuj sxiaj amikoj sxin perfidis, farigxis sxiaj malamikoj.
-
3
|Lamentaciones 1:3|
Elmigris Jehuda pro mizero kaj tro malfacila laborado; Li eklogxis inter la nacioj, sed ne trovas ripozon; CXiuj liaj persekutantoj atingis lin en malvastaj lokoj.
-
4
|Lamentaciones 1:4|
La vojoj de Cion estas malgxojaj, cxar neniu iras al festoj; CXiuj gxiaj pordegoj dezertigxis, gxiaj pastroj gxemas; GXiaj virgulinoj ploras, kaj al gxi mem estas tre maldolcxe.
-
5
|Lamentaciones 1:5|
GXiaj kontrauxuloj farigxis cxefoj, gxiaj malamikoj gxuas bonstaton; CXar la Eternulo jxetis sur gxin mizeron pro la multo de gxiaj malbonagoj; GXiaj infanoj iris en kaptitecon, pelataj de la malamiko.
-
6
|Lamentaciones 1:6|
Forigxis de la filino de Cion sxia tuta beleco; SXiaj princoj farigxis kiel cervoj, kiuj ne trovas pasxtejon, Kaj ili iras senforte antaux la pelanto.
-
7
|Lamentaciones 1:7|
En la tagoj de sia mizero kaj suferoj Jerusalem rememoras cxiujn cxarmajxojn, kiujn sxi havis en la tempoj pasintaj; Dume nun sxia popolo enfalis en la manon de premanto, kaj neniu sxin helpas, La malamikoj sxin rigardas kaj ridas pri sxia ruinigxo.
-
8
|Lamentaciones 1:8|
Pekis, pekis Jerusalem, tial sxi farigxis kiel hontindulino; CXiuj, kiuj sxin estimis, nun malestimas sxin, cxar ili vidas sxian malhonoron; Kaj sxi mem gxemas kaj turnas sin malantauxen.
-
9
|Lamentaciones 1:9|
SXia malpurajxo estas sur la rando de sxia vesto; sxi ne pensis pri sia estonteco; Tial sxi terure malaltigxis, kaj sxi havas neniun konsolanton: Rigardu, ho Eternulo, mian mizeron, cxar la malamiko forte fieras.
-
10
|Lamentaciones 1:10|
La malamiko etendis sian manon sur cxiujn sxiajn grandvalorajxojn; SXi vidas, kiel en sxian sanktejon eniras nacioj, Pri kiuj Vi ordonis, ke ili ne eniru en Vian komunumon.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 1-4