-
-
Esperanto
-
-
19
|Lamentaciones 2:19|
Levigxu, ploregu en la nokto en la komenco de cxiu gardoparto; Elversxu kiel akvon vian koron antaux la vizagxo de la Sinjoro; Levu al Li viajn manojn pro la animo de viaj infanoj, kiuj senfortigxas de malsato en la komenco de cxiuj stratoj.
-
20
|Lamentaciones 2:20|
Rigardu, ho Eternulo, kaj vidu, kun kiu Vi agis tiamaniere! CXu ie aliloke mangxis virinoj sian frukton, siajn dorlotitajn infanojn? CXu ie estis mortigataj en la sanktejo de la Sinjoro pastroj kaj profetoj?
-
21
|Lamentaciones 2:21|
Surtere sur la stratoj kusxis junuloj kaj maljunuloj; Miaj junulinoj kaj junuloj falis de glavo; Vi mortigis en la tago de Via kolero, bucxis kaj ne kompatis.
-
22
|Lamentaciones 2:22|
Kiel por festa tago Vi kunvokis de cxirkauxe miajn terurajn najbarojn, Kaj en la tago de la kolero de la Eternulo neniu savigxis, neniu restis; Tiujn, kiujn mi dorlotis kaj edukis, cxiujn ekstermis mia malamiko.
-
1
|Lamentaciones 3:1|
Mi estas la viro, kiu spertis suferon sub la vergo de Lia kolero.
-
2
|Lamentaciones 3:2|
Min Li kondukis kaj irigis en mallumon, ne en lumon.
-
3
|Lamentaciones 3:3|
Nur sur min Li turnas Sian manon cxiutage denove.
-
4
|Lamentaciones 3:4|
Li maljunigis mian karnon kaj hauxton, rompis miajn ostojn.
-
5
|Lamentaciones 3:5|
Li konstruis cxirkaux mi, cxirkauxis min per maldolcxajxoj kaj malfacilajxoj.
-
6
|Lamentaciones 3:6|
En mallumon Li lokis min, kiel porcxiamajn mortintojn.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 1-4