-
-
Esperanto
-
-
21
|Lamentaciones 1:21|
Oni auxdas, kiel mi gxemas, sed neniu min konsolas; CXiuj miaj malamikoj auxdis pri mia malfelicxo, kaj ekgxojis, cxar Vi tion faris; Venigu do la tagon, kiam Vi proklamos, ke ili farigxu kiel mi.
-
22
|Lamentaciones 1:22|
Ilia tuta malboneco venu antaux Vin; Kaj agu kun ili tiel, kiel Vi agis kun mi pro cxiuj miaj pekoj; CXar granda estas mia gxemado, kaj mia koro doloras.
-
1
|Lamentaciones 2:1|
Kiele la Sinjoro en Sia kolero kovris per mallumo la filinon de Cion! De la cxielo sur la teron Li jxetegis la belecon de Izrael, Kaj ne rememoris Sian piedbenketon en la tago de Sia kolero.
-
2
|Lamentaciones 2:2|
Senindulge ekstermis la Sinjoro cxiujn logxejojn de Jakob; Li detruis en Sia kolero la fortikajxojn de la filino de Jehuda, alniveligis ilin al la tero; Li frapis la regnon kaj gxiajn regantojn.
-
3
|Lamentaciones 2:3|
En flama kolero Li rompis cxiujn kornojn de Izrael; Li tiris Sian dekstran manon malantauxen, kiam venis la malamiko; Kaj Li ekbruligis en Jakob kvazaux flamantan fajron, kiu ekstermas cxion cxirkauxe.
-
4
|Lamentaciones 2:4|
Li strecxis Sian pafarkon kiel malamiko, direktis Sian dekstran manon kiel atakanto, Kaj mortigis cxion, kio estis cxarma por la okuloj; En la tendo de la filino de Cion Li elversxis Sian koleron kiel fajron.
-
5
|Lamentaciones 2:5|
La Sinjoro farigxis kiel malamiko, Li ekstermis Izraelon, ekstermis cxiujn liajn palacojn, detruis liajn fortikajxojn; Kaj al la filino de Jehuda Li donis multe da plorado kaj gxemado.
-
6
|Lamentaciones 2:6|
Kiel gxardenon Li ruinigis lian tendon, detruis lian kunvenejon; La Eternulo forgesigis en Cion feston kaj sabaton, Kaj forpusxis en la indigno de Sia kolero regxon kaj pastron.
-
7
|Lamentaciones 2:7|
La Sinjoro forlasis Sian altaron, abomenis Sian sanktejon, Transdonis en la manojn de malamikoj la murojn de gxiaj palacoj; Ili faris bruon en la domo de la Eternulo kiel en tago de festo.
-
8
|Lamentaciones 2:8|
La Eternulo decidis ekstermi la muregon de la filino de Cion; Li eltiris la mezursxnuron, ne detenis Sian manon de ekstermado; Li funebrigis la fortikajxon kaj muregon, ambaux havas nun mizeran aspekton.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Jueces 4-5