-
-
Esperanto
-
-
5
|Miqueas 2:5|
Tial oni ne mezuros por vi per sxnuro terpecon lote en la komunumo de la Eternulo.
-
6
|Miqueas 2:6|
Ne prediku, ho predikantoj; oni ne devas prediki al tiuj, kiuj ne volas eviti malhonoron.
-
7
|Miqueas 2:7|
Ho, la tiel nomata domo de Jakob! cxu malgrandigxis la spirito de la Eternulo? cxu tiaj estas Liaj agoj? CXu ne estas bonfaraj Miaj vortoj por tiu, kiu kondutas gxuste?
-
8
|Miqueas 2:8|
Sed Mia popolo levigxis kiel malamiko; vi rabas la supran kaj la malsupran vestojn de la trankvilaj preterirantoj, kvazaux ili revenus de batalo.
-
9
|Miqueas 2:9|
La virinojn de Mia popolo vi elpelas el iliaj amataj logxejoj; de iliaj junaj infanoj vi forprenas por cxiam Mian ornamon.
-
10
|Miqueas 2:10|
Levigxu kaj foriru, cxar cxi tie vi ne havos ripozon; pro sia malpureco la lando estos kruele ruinigita.
-
11
|Miqueas 2:11|
Se iu falsanimulo elpensus mensogon, kaj dirus:Mi predikos al vi pri vino kaj ebriigajxo, li estus gxusta predikanto por cxi tiu popolo.
-
12
|Miqueas 2:12|
Tamen Mi kolektos vin tutan, ho Jakob, Mi kolektos la restajxon de Izrael, Mi kunigos ilin kiel sxafojn en sxafejo; kiel grego en gregejo ili ekbruos de multhomeco.
-
13
|Miqueas 2:13|
Murrompanto iros antaux ili; ili trarompos la baron, trapasos la pordegon, kaj eliros el gxi; ilia regxo iros antaux ili, kaj la Eternulo estos ilia antauxgvidanto.
-
1
|Miqueas 3:1|
Mi diris:Auxskultu, ho cxefoj de Jakob kaj estroj de la domo de Izrael! Vi devas ja scii la juron;
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 11-13