-
-
Esperanto
-
-
12
|Miqueas 6:12|
CXar la ricxuloj de la urbo estas plenaj de rabemo, kaj gxiaj logxantoj parolas mensogon, kaj la lingvo de ilia busxo estas falsajxo,
-
13
|Miqueas 6:13|
tial Mi dolorige vin frapos per dezertigo pro viaj pekoj.
-
14
|Miqueas 6:14|
Vi mangxos, sed ne farigxos sata; doloron pro malsato vi havos en via interno; vi kasxos, sed ne povos konservi; kaj kion vi konservos, tion Mi transdonos al la glavo.
-
15
|Miqueas 6:15|
Vi semos, sed vi ne rikoltos; vi premos olivojn, sed vi ne sxmiros vin per oleo; vi premos vinberojn, sed vi ne trinkos vinon.
-
16
|Miqueas 6:16|
Konservigxis cxe vi la moroj de Omri kaj cxiuj faroj de la domo de Ahxab, kaj vi sekvas iliajn konsilojn, por ke Mi faru vin dezerto, viajn logxantojn mokatajxo, kaj por ke vi portu sur vi la malhonoron de Mia popolo.
-
1
|Miqueas 7:1|
Ho ve al mi! cxar mi farigxis kiel kolektanto de someraj fruktoj kaj de restajxo de vinberoj, kiu ne trovas beron mangxeblan; bonan maturan frukton deziras mia animo.
-
2
|Miqueas 7:2|
Malaperis piuloj en la lando, kaj ne trovigxas justulo inter la homoj; cxiuj insidas, por versxi sangon, unu la alian cxasas, por pereigi lin.
-
3
|Miqueas 7:3|
Por pravigi malbonan faron, la estro postulas donacon kaj la jugxisto pagon; la altrangulo parolas, kion li volas, kaj konfuzas la aferojn.
-
4
|Miqueas 7:4|
La plej bona inter ili estas kiel dornarbetajxo, la justulo estas kiel pikajxa barilo. Sed venos la tago de Via esploro, de Via puno; tiam ili ne scios, kion fari.
-
5
|Miqueas 7:5|
Ne kredu al proksimulo, ne fidu amikon; kontraux tiu, kiu kusxas cxe via brusto, gardu la aperturon de via busxo;
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Números 17-19