-
-
Esperanto
-
-
1
|Nahum 1:1|
Profetajxo pri Nineve, libro de vizio de Nahxum, la Elkosxano.
-
2
|Nahum 1:2|
La Eternulo estas Dio severa kaj vengxanta; la Eternulo estas vengxanto kaj koleranto; la Eternulo vengxas al Siaj malamikoj kaj ne forgesas pri Siaj kontrauxuloj.
-
3
|Nahum 1:3|
La Eternulo estas longepacienca, kaj potenca per Sia forto, kaj neniu estas senkulpa antaux Li; la vojo de la Eternulo estas en fulmotondro kaj ventego, kaj nubo estas la polvo sub Liaj piedoj.
-
4
|Nahum 1:4|
Kiam Li ekparolas kolere al la maro, Li elsekigas gxin, kaj cxiujn riverojn Li senakvigas; malgajigxas Basxan kaj Karmel, kaj velkas cxio, kio floras sur Lebanon.
-
5
|Nahum 1:5|
La montoj tremas antaux Li, la montetoj disfandigxas; skuigxas antaux Li la tero, la mondo kaj cxiuj gxiaj logxantoj.
-
6
|Nahum 1:6|
Kiu povas kontrauxstari al Lia indigno? kaj kiu povas elteni la flamon de Lia kolero? Lia indigno disversxigxas kiel fajro; la rokoj disfalas antaux Li.
-
7
|Nahum 1:7|
La Eternulo estas bona, forta apogo en tago de malfelicxo; kaj Li konas tiujn, kiuj fidas Lin.
-
8
|Nahum 1:8|
Dronigante per inundo, Li faras finon al loko, kaj Liajn malamikojn persekutas mallumo.
-
9
|Nahum 1:9|
Kion vi pensas pri la Eternulo? Li faros la ekstermon, la malfelicxo ne bezonas veni duafoje.
-
10
|Nahum 1:10|
CXar, interplektigxinte kiel dornoj kaj ebriaj de drinkado, ili estos ekstermitaj, kiel tute seka pajlo.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 11-13