-
-
Esperanto
-
-
1
|Nahum 2:1|
Disjxetanto iras kontraux vin; fortikigu viajn fortikajxojn, gardu la vojon, armu viajn lumbojn, fortigu vin kiel eble plej potence.
-
2
|Nahum 2:2|
CXar la Eternulo restarigos la majeston de Jakob, kiel ankaux la majeston de Izrael; cxar la ruinigantoj ilin ruinigis kaj ekstermis iliajn vinberbrancxojn.
-
3
|Nahum 2:3|
La sxildo de liaj herooj estas rugxigita; liaj militistoj estas kiel en purpuro; kiel fajro brilas la cxaroj en la tago de lia armigxo; la lancoj sxanceligxas.
-
4
|Nahum 2:4|
Sur la stratoj rapide ruligxas la cxaroj, bruas sur la placoj; ili aspektas kiel torcxoj, brilas kiel fulmoj.
-
5
|Nahum 2:5|
Li vokas siajn fortulojn, sed ili falpusxigxos dum sia irado; ili rapidas al la murego kaj preparas defendon.
-
6
|Nahum 2:6|
La pordegoj cxe la akvo malfermigxos, kaj la palaco cedos.
-
7
|Nahum 2:7|
Decidita estas gxia kapto kaj forkonduko, kaj gxiaj sklavinoj gxemos kiel kolomboj kaj batos sian bruston.
-
8
|Nahum 2:8|
Nineve estas de cxiam kiel baseno da akvo; sed nun gxi forkuras:Haltu, haltu! sed neniu revenas.
-
9
|Nahum 2:9|
Disrabu argxenton, disrabu oron; senfinaj estas la trezoroj, estas multege da diversaj valorajxoj.
-
10
|Nahum 2:10|
Prirabita kaj plene ruinigita gxi estos; la koro svenas, la genuoj tremas; cxies lumboj senfortigxis, kaj cxies vizagxoj nigrigxis.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Josué 1-4