-
-
Esperanto
-
-
6
|Nahum 2:6|
La pordegoj cxe la akvo malfermigxos, kaj la palaco cedos.
-
7
|Nahum 2:7|
Decidita estas gxia kapto kaj forkonduko, kaj gxiaj sklavinoj gxemos kiel kolomboj kaj batos sian bruston.
-
8
|Nahum 2:8|
Nineve estas de cxiam kiel baseno da akvo; sed nun gxi forkuras:Haltu, haltu! sed neniu revenas.
-
9
|Nahum 2:9|
Disrabu argxenton, disrabu oron; senfinaj estas la trezoroj, estas multege da diversaj valorajxoj.
-
10
|Nahum 2:10|
Prirabita kaj plene ruinigita gxi estos; la koro svenas, la genuoj tremas; cxies lumboj senfortigxis, kaj cxies vizagxoj nigrigxis.
-
11
|Nahum 2:11|
Kie nun estas la logxejo de la leonoj, kaj tiu pasxtejo de leonidoj, kie iradis leono, leonino, kaj leonidoj, kaj neniu ilin timigis?
-
12
|Nahum 2:12|
La leono dissxiradis suficxon por siaj idoj, sufokadis por siaj leoninoj, plenigadis siajn kavernojn per kaptajxo kaj siajn nestegojn per dissxiritajxo.
-
13
|Nahum 2:13|
Jen Mi iras kontraux vin, diras la Eternulo Cebaot, kaj Mi forbruligos en fumo viajn cxarojn, kaj glavo ekstermos viajn leonidojn; Mi cxesigos sur la tero vian dissxiradon, kaj oni ne plu auxdos la vocxon de viaj sendatoj.
-
1
|Nahum 3:1|
Ve al la urbo sangavida, kiu estas plena de trompoj kaj raboj, kaj ne volas cxesigi la rabadon!
-
2
|Nahum 3:2|
Oni auxdas la sonadon de vipoj, la sonadon de bruantaj radoj; blekas cxevalo, saltas cxaro;
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Números 15-16