-
-
Esperanto
-
-
11
|Nehemías 5:11|
Redonu do al ili hodiaux iliajn kampojn, vinbergxardenojn, olivgxardenojn, kaj domojn, kaj la procenton pro la mono, la greno, la mosto, kaj la oleo, kiujn vi pruntis al ili.
-
12
|Nehemías 5:12|
Kaj ili diris:Ni redonos, kaj ni ne postulos de ili; ni agos tiel, kiel vi diras. Kaj mi alvokis la pastrojn, kaj mi prenis de ili jxuron, ke ili tiel agos.
-
13
|Nehemías 5:13|
Kaj mi elskuis mian baskon, kaj diris:Tiele Dio elskuu el lia domo kaj el lia akiritajxo cxiun homon, kiu ne plenumos tiun vorton; tiele li estu elskuita kaj senhava. Kaj la tuta komunumo diris:Amen; kaj oni gloris la Eternulon. Kaj la popolo agis tiele.
-
14
|Nehemías 5:14|
Krom tio, de post la tago, kiam al mi estis ordonite esti ilia regionestro en la Juda lando, de la dudeka jaro gxis la tridek-dua jaro de la regxo Artahxsxast, en la dauxro de dek du jaroj, mi kun miaj fratoj ne mangxis la panon de regionestro.
-
15
|Nehemías 5:15|
La antauxaj regionestroj, kiuj estis antaux mi, sxargxadis la popolon, kaj prenadis de ili panon kaj vinon, krom kvardek sikloj da argxento; ecx iliaj junuloj regis super la popolo. Sed mi ne agis tiel, pro timo antaux Dio.
-
16
|Nehemías 5:16|
Mi partoprenis ankaux en la laborado cxe tiu murego; kaj kampon ni ne acxetis; kaj cxiuj miaj junuloj kolektigxadis tie al la laboro.
-
17
|Nehemías 5:17|
CXe mia tablo estadis po cent kvindek homoj da Judoj kaj estroj, kaj ankaux da tiuj, kiuj venis al ni el la nacioj, kiuj estas cxirkaux ni.
-
18
|Nehemías 5:18|
Preparataj estis por unu tago:unu bovo, ses plej bonaj sxafoj, kaj ankaux birdoj estis preparataj cxe mi; kaj en la dauxro de dek tagoj estis uzata tre multe da vino. Malgraux tio mi ne postulis panon de regionestro, cxar la popolo estis sxargxita de malfacila laboro.
-
19
|Nehemías 5:19|
Rememoru pri mi al bono, ho mia Dio, cxion, kion mi faris por cxi tiu popolo.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Éxodo 5-8