-
-
Esperanto
-
-
1
|Nehemías 7:1|
Kiam la murego estis konstruita, mi starigis la pordojn; kaj ricevis siajn oficojn la pordegistoj, la kantistoj, kaj la Levidoj.
-
2
|Nehemías 7:2|
Kaj mi donis ordonon al mia frato HXanani, kaj al HXananja, kastelestro de Jerusalem (cxar li estis homo fidela, kaj diotima pli ol multaj aliaj),
-
3
|Nehemías 7:3|
kaj mi diris al ili:Oni ne malfermu la pordegojn de Jerusalem, antaux ol la suno estos bone varmiga; kaj tiel longe, kiel ili staras, ili restigu la pordegojn fermitaj kaj sxlositaj; kaj oni starigu gardon el la logxantoj de Jerusalem, cxiun sur lia gardoloko kaj cxiun kontraux lia domo.
-
4
|Nehemías 7:4|
Sed la urbo estis vasta kaj granda, kaj da logxantoj estis en gxi nemulte, kaj la domoj ne estis konstruitaj.
-
5
|Nehemías 7:5|
Kaj mia Dio min inspiris, kaj mi kunvenigis la eminentulojn kaj la estrojn kaj la popolon, por ilin registri. Kaj mi trovis la genealogian registron de tiuj, kiuj venis antauxe, kaj mi trovis, ke en gxi estas skribite jene:
-
6
|Nehemías 7:6|
Jen estas la logxantoj de la lando, kiuj iris el la forkaptitoj, kiujn forkondukis Nebukadnecar, regxo de Babel, kaj kiuj revenis en Jerusalemon kaj en Judujon, cxiu en sian urbon,
-
7
|Nehemías 7:7|
kiuj venis kun Zerubabel, Jesxua, Nehxemja, Azarja, Raamja, Nahxamani, Mordehxaj, Bilsxan, Misperet, Bigvaj, Nehxum, Baana. La nombro de la viroj de la popolo Izraela estis:
-
8
|Nehemías 7:8|
de la idoj de Parosx, du mil cent sepdek du,
-
9
|Nehemías 7:9|
de la idoj de SXefatja, tricent sepdek du,
-
10
|Nehemías 7:10|
de la idoj de Arahx, sescent kvindek du,
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Éxodo 5-8