-
-
Esperanto
-
-
11
|Nehemías 6:11|
Sed mi diris:CXu tia homo, kiel mi, forkuru? cxu tia, kiel mi, iru en la templon, por konservi la vivon? mi ne iros.
-
12
|Nehemías 6:12|
Mi komprenis, ke ne Dio lin sendis; cxar la profetajxon li eldiris pri mi pro tio, ke Tobija kaj Sanbalat lin subacxetis.
-
13
|Nehemías 6:13|
Li estis subacxetita, por ke mi timu, por ke mi agu tiel kaj peku. Tio donus al ili pretekston por malbona famo, por ke ili min malhonoru.
-
14
|Nehemías 6:14|
Rememoru, ho mia Dio, pri Tobija kaj Sanbalat tiujn iliajn farojn, ankaux pri la profetino Noadja, kaj la aliaj profetoj, kiuj timigis min.
-
15
|Nehemías 6:15|
La murego estis finita en la dudek-kvina tago de la monato Elul, en la dauxro de kvindek du tagoj.
-
16
|Nehemías 6:16|
Kiam tion auxdis cxiuj niaj malamikoj, kaj vidis cxiuj nacioj, kiuj estis cxirkaux ni, ili multe perdis la kuragxon; cxar ili komprenis, ke tiu laboro estas farita de nia Dio.
-
17
|Nehemías 6:17|
Krom tio, en tiuj tagoj la eminentuloj el la Judoj skribis multe da leteroj al Tobija, kaj leteroj de Tobija venis al ili;
-
18
|Nehemías 6:18|
cxar multaj el la Judoj estis en jxura ligo kun li, cxar li estis bofilo de SXehxanja, filo de Arahx, kaj lia filo Jehohxanan prenis por edzino filinon de Mesxulam, filo de Berehxja.
-
19
|Nehemías 6:19|
Ili ankaux paroladis bone pri li antaux mi, kaj miajn vortojn ili transdonadis al li. Tobija sendis leterojn, por timigi min.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Salmos 90-99