-
-
Esperanto
-
-
1
|Romanos 2:1|
Sekve, vi estas nedefendebla, ho cxiu homo jugxanta; cxar dum vi jugxas alian, vi kondamnas vin mem, cxar vi, la jugxanto, faradas la samajn agojn.
-
2
|Romanos 2:2|
Kaj ni scias, ke la jugxo de Dio estas laux vero kontraux tiuj, kiuj faradas tiajn agojn.
-
3
|Romanos 2:3|
Kaj cxu vi kalkulas, ho homo, kiu jugxas la farantojn de tiaj agoj kaj faras la samajn, ke vi evitos la jugxon de Dio?
-
4
|Romanos 2:4|
Aux cxu vi malestimas la ricxecon de Lia boneco kaj toleremeco kaj pacienco, ne sciante, ke la boneco de Dio alkondukas vin al pento?
-
5
|Romanos 2:5|
sed laux via obstineco kaj senpenta koro vi amasigas por vi koleron en la tago de kolero kaj malkasxigo de la justa jugxo de Dio,
-
6
|Romanos 2:6|
kiu redonos al cxiu homo laux liaj faroj;
-
7
|Romanos 2:7|
al tiuj, kiuj per pacienco en bonfarado celas al gloro kaj honoro kaj senmorteco, eternan vivon;
-
8
|Romanos 2:8|
sed al tiuj, kiuj estas malpacemaj kaj ne obeas al la vero, sed obeas al maljusteco, koleron kaj indignon,
-
9
|Romanos 2:9|
aflikton kaj maltrankvilon, sur cxiun animon de homo, kiu faras malbonon, de Judo unue kaj de Greko;
-
10
|Romanos 2:10|
sed gloron kaj honoron kaj pacon al cxiu, kiu faras bonon, al Judo unue kaj al Greko;
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 14-16