-
-
Esperanto
-
-
21
|Romanos 3:21|
Sed nun, ekster la legxo, justeco de Dio montrigxis, atestata per la legxo kaj la profetoj;
-
22
|Romanos 3:22|
nome, la justeco de Dio, per fido al Jesuo Kristo, por cxiuj kredantoj, cxar ne ekzistas diferencigo;
-
23
|Romanos 3:23|
cxar cxiuj pekis kaj maltrafis la gloron de Dio;
-
24
|Romanos 3:24|
pravigite donace de Lia graco, per la elacxeto, kiu estas en Kristo Jesuo;
-
25
|Romanos 3:25|
kiun Dio antauxdifinis kiel repacigilon per fido en lia sango, por la elmontrado de Sia justeco per la pardono de la pekoj, antauxe faritaj laux la toleremeco de Dio;
-
26
|Romanos 3:26|
por la elmontrado de Lia justeco en la nuna tempo, kaj ke Li estas mem justa, kaj estas la praviganto de tiu, kiu havas fidon en Jesuo.
-
27
|Romanos 3:27|
Kie do estas la fanfaronado? GXi estas esceptita. Per kia legxo? de faroj? Ne; sed per la legxo de fido.
-
28
|Romanos 3:28|
Ni do konkludas, ke homo pravigxas per fido, ekster la faroj de la legxo.
-
29
|Romanos 3:29|
CXu Dio estas nur Dio de la Judoj? cxu ne ankaux de la nacianoj? Jes, ankaux de la nacianoj;
-
30
|Romanos 3:30|
cxar Dio estas unu, kaj Li pravigos la cirkumcidularon pro fido kaj la necirkumcidularon per fido.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 11-13