-
-
Esperanto
-
-
1
|Rut 1:1|
En la tempo, kiam regis la jugxistoj, iam malsato okazis en la lando; kaj foriris viro el Bet-Lehxem en Judujo, por paslogxi en la lando de Moab; li kaj lia edzino kaj liaj du filoj.
-
2
|Rut 1:2|
La nomo de la viro estis Elimelehx, kaj la nomo de lia edzino estis Naomi, kaj la nomoj de liaj du filoj estis Mahxlon kaj Kiljon, Efratanoj el Bet-Lehxem en Judujo. Kaj ili venis sur la kampojn de Moab kaj restis tie.
-
3
|Rut 1:3|
Elimelehx, la edzo de Naomi, mortis; kaj restis sxi kun siaj du filoj.
-
4
|Rut 1:4|
Ambaux edzigxis kun Moabidinoj; la nomo de unu estis Orpa, kaj la nomo de la dua estis Rut; kaj ili logxis tie cxirkaux dek jaroj.
-
5
|Rut 1:5|
Sed mortis ankaux ambaux, Mahxlon kaj Kiljon; kaj restis nur la virino sola, senigita je sia edzo kaj siaj du filoj.
-
6
|Rut 1:6|
SXi levigxis kun siaj bofilinoj, por iri returne el la lando de Moab; cxar sxi auxdis en la lando de Moab, ke la Eternulo rememoris Sian popolon, donante al gxi panon.
-
7
|Rut 1:7|
SXi eliris el la loko, kie sxi logxis, kun siaj du bofilinoj; kaj ili iris sur la vojo, por ke ili revenu al la lando de Jehuda.
-
8
|Rut 1:8|
Naomi diris al siaj du bofilinoj:Iru, kaj revenu cxiu el vi al la domo de sia patrino; la Eternulo favoru vin tiel same, kiel vi estis favorkoraj al la mortintoj kaj al mi;
-
9
|Rut 1:9|
la Eternulo favoru vin, ke vi trovu ripozon, cxiu el vi en domo de sia edzo. SXi kisis ilin, kaj ili levis sian vocxon kaj ploris.
-
10
|Rut 1:10|
Kaj ili diris al sxi:Ni volas iri kun vi al via popolo.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Éxodo 5-8