-
-
Esperanto
-
-
11
|Rut 2:11|
Kaj Boaz respondis kaj diris al sxi:Jam estas rakontita al mi cxio, kion vi faris al via bopatrino post la morto de via edzo:ke vi forlasis viajn gepatrojn kaj vian naskigxlandon, kaj iris al popolo, kiun vi ne konis hieraux nek antauxhieraux.
-
12
|Rut 2:12|
La Eternulo rekompencu vin pro cxi tiu faro, kaj via rekompenco estu plena de la Eternulo, Dio de Izrael, sub kies flugiloj vi sercxis protekton.
-
13
|Rut 2:13|
Kaj sxi diris:Estus suficxe, ke mi trovu favoron en viaj okuloj, mia sinjoro, cxar vi konsolis min kaj parolis amike al via sklavino, kvankam mi ne valoras esti egala al iu el viaj sklavinoj.
-
14
|Rut 2:14|
Kaj en la horo de la mangxado Boaz diris al sxi:Alproksimigxu kaj mangxu kune, vi ankaux povas trempi vian panon en la vinagro. Kaj sxi sidigxis cxe la flanko de la rikoltistoj; kaj ili metis antaux sxin rostitajn grajnojn, kaj sxi mangxis kaj satigxis, kaj ankaux havis restajxon.
-
15
|Rut 2:15|
Kiam sxi levigxis, por kolekti, Boaz ordonis al siaj servistoj, dirante:Ecx inter la garboj lasu sxin kolekti, kaj ne hontigu sxin;
-
16
|Rut 2:16|
kaj vi ankaux sxajnigu al sxi, ke vi postlasis la malgrandajn garbetojn, kaj vi permesu al sxi, ke sxi kolektu ilin, kaj ne riprocxu sxin.
-
17
|Rut 2:17|
Kaj sxi kolektadis sur la kampo gxis la vespero, kaj sxi drasxis tion, kion sxi kolektis, kaj tio estis cxirkaux efo da hordeo.
-
18
|Rut 2:18|
Kaj sxi levis tion, kaj iris en la urbon; kaj sxia bopatrino vidis tion, kion sxi kolektis; sxi ankaux elprenis, kaj donis al sxi la restajxon, kiun sxi posedis de post sia satigxo.
-
19
|Rut 2:19|
SXia bopatrino diris al sxi:Kie vi kolektis hodiaux? kaj kie vi amasigis? estu benata tiu, kiu vin tiel favore akceptis! SXi rakontis al sia bopatrino, kie sxi laboris, kaj sxi diris:La nomo de la viro, cxe kiu mi laboris hodiaux, estas Boaz.
-
20
|Rut 2:20|
Tiam Naomi diris al sia bofilino:Li estu benata de la Eternulo, kiu ne fortiris Sian favoron for de la vivantoj kaj de la mortintoj. Kaj Naomi plue diris al sxi:La viro estas nia parenco, unu el niaj savantoj.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Jueces 1-3