-
-
Esperanto
-
-
11
|Sofonías 1:11|
GXemegu, logxantoj de la malalta parto de la urbo; cxar malaperos la tuta popolo de la butikistoj, kaj ekstermitaj estos cxiuj sxargxitaj per argxento.
-
12
|Sofonías 1:12|
En tiu tempo Mi traesploros Jerusalemon kun lumiloj, kaj Mi punos tiujn, kiuj ripozas sur sia fecxo, kaj diras en sia koro:La Eternulo ne faras bonon, nek malbonon.
-
13
|Sofonías 1:13|
Ilia havajxo farigxos rabajxo, kaj iliaj domoj farigxos ruinoj; ili konstruos domojn, sed ne logxos en ili, ili plantos vinbergxardenojn, sed ne trinkos ilian vinon.
-
14
|Sofonías 1:14|
Proksima estas la granda tago de la Eternulo, gxi estas proksima kaj venos tre baldaux; oni auxdas jam la tagon de la Eternulo; maldolcxe tiam plorkrios ecx kuragxulo.
-
15
|Sofonías 1:15|
Tago de kolero estos tiu tago, tago de malgxojo kaj de angoro, tago de teruro kaj de dezertigo, tago de mallumo kaj de senlumeco, tago de nuboj kaj de nebulego,
-
16
|Sofonías 1:16|
tago de korno kaj de trumpetado kontraux la fortikigitaj urboj kaj kontraux la altaj turoj.
-
17
|Sofonías 1:17|
Mi premos la homojn, kaj ili irados kiel blinduloj pro tio, ke ili pekis antaux la Eternulo; ilia sango estos dissxprucigita kiel polvo, kaj ilia karno kiel sterko.
-
18
|Sofonías 1:18|
Nek ilia argxento nek ilia oro povos ilin savi en la tago de la kolero de la Eternulo, sed per la fajro de Lia indigno estos forbruligita la tuta lando; cxar rapidan ekstermon Li faros al cxiuj logxantoj de la lando.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5