-
-
Esperanto
-
-
1
|Sofonías 2:1|
Kolektigxu kaj konsciigxu, ho nacio ne aminda,
-
2
|Sofonías 2:2|
antaux ol eliris la dekreto (la tago forflugas kiel grenventumajxo), antaux ol trafis vin la flama kolero de la Eternulo, antaux ol venis por vi la tago de indigno de la Eternulo.
-
3
|Sofonías 2:3|
Sercxu la Eternulon, cxiuj humiluloj sur la tero, kiuj plenumas Liajn legxojn; sercxu veron, sercxu humilecon, por ke vi povu esti kasxitaj en la tago de kolero de la Eternulo.
-
4
|Sofonías 2:4|
CXar Gaza estos forlasita, Asxkelon estos dezertigita, Asxdod estos elpelita meze de la tago, kaj Ekron estos elradikigita.
-
5
|Sofonías 2:5|
Ve al tiuj, kiuj logxas en la distrikto de la maro, al la nacio de Keretidoj! la vorto de la Eternulo estas kontraux vi, ho Kanaan, lando Filisxta:Mi vin pereigos tiel, ke restos neniu logxanto.
-
6
|Sofonías 2:6|
La apudmara regiono estos nur loko por logxejoj de pasxtistoj kaj por sxafejoj.
-
7
|Sofonías 2:7|
Kaj la regiono farigxos apartenajxo de la restajxo de la domo de Jehuda; tie ili pasxtos, en la domoj de Asxkelon ili ripozos vespere, post kiam la Eternulo, ilia Dio, rememoros ilin kaj revenigos ilin el la kaptiteco.
-
8
|Sofonías 2:8|
Mi auxdis la insultadon de Moab kaj la malhonoradon de la Amonidoj, kiel ili insultadis Mian popolon kaj fanfaronadis cxe gxiaj limoj.
-
9
|Sofonías 2:9|
Tial, kiel Mi vivas, diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael, Moab farigxos kiel Sodom, kaj la Amonidoj kiel Gomora, urtikejo, salfosejo, dezerto por cxiam; la restajxo de Mia popolo prenos ilin kiel kaptajxon, kaj la restintoj el Mia popolo heredos ilin.
-
10
|Sofonías 2:10|
Tio farigxos al ili pro ilia malhumileco, pro tio, ke ili insultadis la popolon de la Eternulo Cebaot kaj tenis sin alte antaux gxi.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Éxodo 5-8