-
-
Esperanto
-
-
1
|1 Juan 2:1|
Infanetoj miaj, cxi tion mi skribas al vi, por ke vi ne peku. Kaj se iu pekas, ni havas Advokaton cxe la Patro, Jesuon Kriston, la justan;
-
2
|1 Juan 2:2|
kaj li estas repacigo pro niaj pekoj, kaj ne sole pro niaj, sed ankaux pro la tuta mondo.
-
3
|1 Juan 2:3|
Kaj per cxi tio ni scias, ke ni konas lin:se ni observas liajn ordonojn.
-
4
|1 Juan 2:4|
Kiu diras:Mi lin konas, kaj ne observas liajn ordonojn, tiu estas mensoganto, kaj la vero ne estas en li;
-
5
|1 Juan 2:5|
sed en cxiu ajn, kiu observas lian vorton, vere perfektigxis la amo al Dio. Per cxi tio ni scias, ke ni estas en li:
-
6
|1 Juan 2:6|
kiu diras, ke li restas en li, tiu mem devus tiel iradi, kiel li iradis.
-
7
|1 Juan 2:7|
Amataj, al vi mi skribas ne ordonon novan, sed malnovan ordonon, kiun vi havis de la komenco; la malnova ordono estas la vorto, kiun vi auxdis.
-
8
|1 Juan 2:8|
Ankaux mi skribas al vi novan ordonon, kiu estas vera en li kaj en vi; cxar la mallumo forpasas, kaj la vera lumo jam brilas.
-
9
|1 Juan 2:9|
Kiu diras, ke li estas en la lumo, kaj malamas sian fraton, tiu estas en la mallumo ankoraux gxis nun.
-
10
|1 Juan 2:10|
Kiu amas sian fraton, tiu restas en la lumo, kaj en li ne estas faligajxo.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Éxodo 5-8