-
-
Esperanto
-
-
1
|1 Juan 3:1|
Rigardu, kian amon la Patro donis al ni, ke ni estas nomataj infanoj de Dio; kaj tiaj ni estas. Pro tio la mondo nin ne konas, cxar gxi Lin ne konis.
-
2
|1 Juan 3:2|
Amataj, nun ni estas infanoj de Dio, kaj ankoraux ne elmontrigxis, kio ni estos. Ni scias, ke se li elmontrigxos, ni estos similaj al li; cxar ni vidos lin, kiel li estas.
-
3
|1 Juan 3:3|
Kaj cxiu, kiu havas cxi tiun esperon rilate lin, sin sanktigas tiel same, kiel li estas sankta.
-
4
|1 Juan 3:4|
CXiu, kiu faras pekon, faras ion kontraux la legxo; kaj peko estas kontrauxlegxeco.
-
5
|1 Juan 3:5|
Kaj vi scias, ke li elmontrigxis, por forigi pekojn; kaj peko ne estas en li.
-
6
|1 Juan 3:6|
CXiu, kiu restas en li, ne pekas; cxiu pekanto lin ne vidis, nek lin konas.
-
7
|1 Juan 3:7|
Infanetoj, neniu vin forlogu; kiu faras justecon, tiu estas justa tiel same, kiel li estas justa;
-
8
|1 Juan 3:8|
kiu faras pekon, tiu estas el la diablo; cxar la diablo pekas de la komenco. Por tio la Filo de Dio elmontrigxis, por ke li detruu la farojn de la diablo.
-
9
|1 Juan 3:9|
CXiu, kiu naskigxis de Dio, ne faras pekon, cxar lia semo restas en li; kaj li ne povas peki, cxar li naskigxis de Dio.
-
10
|1 Juan 3:10|
Jen kiel evidentigxas la infanoj de Dio, kaj la infanoj de la diablo:cxiu, kiu ne faras justecon, ne estas de Dio, nek tiu, kiu ne amas sian fraton.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Éxodo 5-8