-
-
Esperanto
-
-
11
|1 Juan 4:11|
Amataj, se Dio tiel amis nin, ni ankaux devus ami unu la alian.
-
12
|1 Juan 4:12|
Dion neniu iam vidis; se ni reciproke nin amas, Dio restas en ni, kaj Lia amo perfektigxis en ni;
-
13
|1 Juan 4:13|
jen kiel ni scias, ke ni restas en Li, kaj Li en ni:cxar el Sia Spirito Li donis al ni.
-
14
|1 Juan 4:14|
Kaj ni vidis kaj atestas, ke la Patro sendis la Filon por esti la Savonto de la mondo.
-
15
|1 Juan 4:15|
En cxiu ajn, kiu konfesas, ke Jesuo estas la Filo de Dio, Dio restas, kaj li en Dio.
-
16
|1 Juan 4:16|
Kaj ni konas kaj kredis la amon, kiun Dio havas al ni. Dio estas amo; kaj kiu restas en amo, tiu restas en Dio, kaj Dio restas en li.
-
17
|1 Juan 4:17|
Jen kiel amo perfektigxis cxe ni:ke ni havu kuragxon en la tago de jugxo; cxar gxuste kia li estas, tiaj ankaux ni estas en cxi tiu mondo.
-
18
|1 Juan 4:18|
Timo ne ekzistas en amo; sed perfekta amo eljxetas timon, cxar timo havas turmentegon; kaj timanto ne perfektigxas en amo.
-
19
|1 Juan 4:19|
Ni amas, cxar Li unue nin amis.
-
20
|1 Juan 4:20|
Se iu diras:Mi amas Dion, kaj malamas sian fraton-tiu estas mensoganto; cxar kiu ne amas sian fraton, kiun li vidis, tiu ne povas ami Dion, kiun li ne vidis.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5