-
-
Esperanto
-
-
1
|1 Juan 5:1|
CXiu, kiu kredas, ke Jesuo estas la Kristo, naskigxis el Dio; kaj cxiu, kiu amas la Naskinton, amas ankaux la naskiton el Li.
-
2
|1 Juan 5:2|
Per tio ni ekscias, ke ni amas la infanojn de Dio, kiam ni amas Dion kaj plenumas Liajn ordonojn.
-
3
|1 Juan 5:3|
CXar jen estas la amo al Dio:ke ni observas Liajn ordonojn; kaj Liaj ordonoj ne estas pezaj.
-
4
|1 Juan 5:4|
CXar cxio, kio el Dio naskigxis, venkas la mondon; kaj jen estas la venko venkinta la mondon:nia fido.
-
5
|1 Juan 5:5|
Kaj kiu estas la venkanto de la mondo, krom tiu, kiu kredas, ke Jesuo estas la Filo de Dio?
-
6
|1 Juan 5:6|
CXi tiu estas la veninto per akvo kaj sango, Jesuo Kristo; ne sole en la akvo, sed en la akvo kaj en la sango.
-
7
|1 Juan 5:7|
Kaj la Spirito estas la atestanto, cxar la Spirito estas la vero.
-
8
|1 Juan 5:8|
CXar tri estas la atestantoj:la Spirito, kaj la akvo, kaj la sango; kaj la tri en unu konsentas.
-
9
|1 Juan 5:9|
Se ni akceptas la ateston de homoj, pli granda estas la atesto de Dio; cxar jen estas la atesto de Dio:ke Li atestis pri Sia Filo.
-
10
|1 Juan 5:10|
Kiu kredas al la Filo de Dio, tiu havas en si la ateston; kiu ne kredas al Dio, tiu faris Lin mensoginto, pro tio, ke li ne kredis la ateston, kiun Dio atestis pri Sia Filo.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5