-
-
Esperanto
-
-
11
|1 Pedro 1:11|
sercxante, kiun kaj kian tempon montris la enestanta en ili Spirito de Kristo, kiu atestis antauxe la suferojn por Kristo kaj la sekvontajn glorojn.
-
12
|1 Pedro 1:12|
Kaj al ili malkasxigxis, ke ne al si mem, sed al vi, ili liveris tion, kio nun estas proklamita al vi de tiuj, kiuj predikis al vi la evangelion per la Spirito Sankta, elsendita el la cxielo; en kiujn aferojn angxeloj deziras enrigardi.
-
13
|1 Pedro 1:13|
Tial, cxirkauxzoninte la lumbojn de via menso, estu sobraj kaj esperadu perfekte la gracon alportotan al vi en la malkasxo de Jesuo Kristo;
-
14
|1 Pedro 1:14|
kiel infanoj de obeo, ne formigxante laux la voluptoj, kiujn vi antauxe havis en via nescio;
-
15
|1 Pedro 1:15|
sed kiel via Vokinto estas sankta, tiel vi ankaux farigxu sanktaj en cxia konduto;
-
16
|1 Pedro 1:16|
pro tio, ke estas skribite:Vi estu sanktaj, cxar Mi estas sankta.
-
17
|1 Pedro 1:17|
Kaj se vi vokas la Patron, kiu sen personfavorado jugxas laux la faro de cxiu, vi pasigu en timo la tempon de via cxi tiea logxado;
-
18
|1 Pedro 1:18|
sciante, ke ne per pereemaj objektoj, oro aux argxento, vi elacxetigxis el via vanta vivmaniero, kiun vi ricevis de viaj patroj;
-
19
|1 Pedro 1:19|
sed per multekosta sango, kiel de sxafido senmakula kaj sendifekta, la sango de Kristo;
-
20
|1 Pedro 1:20|
kiu estis antauxdifinita antaux la fondo de la mondo, sed elmontrita en la fino de la tempoj pro vi,
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5