-
-
Esperanto
-
-
1
|1 Pedro 5:1|
La presbiterojn do inter vi mi admonas, estante kunpresbitero kaj atestanto de la suferoj de Kristo kaj partoprenanto en la malkasxota gloro:
-
2
|1 Pedro 5:2|
Pasxtu la gregon de Dio cxe vi, direktante gxin, ne devige, sed volonte, laux Dio; ne pro avideco, sed bonvole;
-
3
|1 Pedro 5:3|
ne kvazaux sinjorante super la heredo, sed farigxante ekzemploj al la grego.
-
4
|1 Pedro 5:4|
Kaj kiam elmontrigxos la CXefpasxtisto, vi ricevos la nevelkontan kronon de gloro.
-
5
|1 Pedro 5:5|
Tiel same, vi plijunuloj, submetu vin al la pliagxuloj. Tial ankaux vi cxiuj submetu vin unu al la alia, kaj zonu vin per humileco; cxar Dio kontrauxstaras al la fieruloj, sed al la humiluloj donas gracon.
-
6
|1 Pedro 5:6|
Humiligu vin do sub la potencan manon de Dio, por ke Li altigu vin gxustatempe;
-
7
|1 Pedro 5:7|
surjxetante sur Lin cxian vian zorgon, cxar Li zorgas pri vi.
-
8
|1 Pedro 5:8|
Estu sobraj, vigladu; via kontrauxulo, la diablo, kiel leono blekeganta cxirkauxiras, sercxante, kiun li povos forgluti;
-
9
|1 Pedro 5:9|
lin rezistu, konstantaj en la fido, sciante, ke la samaj suferoj plenumigxas en via frataro en la mondo.
-
10
|1 Pedro 5:10|
Kaj la Dio de cxia graco, kiu vin alvokis al Sia eterna gloro en Kristo, mem perfektigos, firmigos, plifortigos vin ne longe suferintajn.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Éxodo 5-8