- 
			
				
- 
									
   Esperanto									 - 
									
									 
- 
									
									1
									 
									 
									|1 Pedro 2:1|
									Formetinte do cxian malbonon kaj cxian trompon kaj hipokritecon kaj enviojn kaj cxiajn kalumniojn,									
									    
								 
- 
									
									2
									 
									 
									|1 Pedro 2:2|
									kiel jxusnaskitaj sucxinfanoj, sopiru al la spirita lakto pura, por ke vi per tio kresku en savon,									
									    
								 
- 
									
									3
									 
									 
									|1 Pedro 2:3|
									se vi gustumis, ke la Sinjoro estas bona;									
									    
								 
- 
									
									4
									 
									 
									|1 Pedro 2:4|
									al kiu alvenante, kvazaux al sxtono vivanta, de homoj rifuzita, sed cxe Dio elektita, honorinda,									
									    
								 
- 
									
									5
									 
									 
									|1 Pedro 2:5|
									vi ankaux, kiel sxtonoj vivantaj, konstruigxas domo spirita, sankta pastraro, por oferi spiritajn oferojn, akcepteblajn de Dio per Jesuo Kristo.									
									    
								 
- 
									
									6
									 
									 
									|1 Pedro 2:6|
									CXar estas enhavate en skribo:      Jen Mi kusxigas en Cion bazangulan sxtonon, elektitan, valoregan;   Kaj kiu lin fidas, tiu ne estos hontigita.									
									    
								 
- 
									
									7
									 
									 
									|1 Pedro 2:7|
									Por vi do, la fidantoj, estas la valoregeco; sed por nefidantoj:      SXtono, kiun malsxatis la konstruantoj,   Farigxis sxtono bazangula;									
									    
								 
- 
									
									8
									 
									 
									|1 Pedro 2:8|
									kaj:      SXtono de falpusxigxo kaj roko de alfrapigxo;  ili falpusxigxas pro la vorto, malobeante, por kio ankaux ili estas difinitaj.									
									    
								 
- 
									
									9
									 
									 
									|1 Pedro 2:9|
									Sed vi estas raso elektita, pastraro regxa, nacio sankta, popolo Diposedata, por ke vi proklamu la gloron de Tiu, kiu vokis vin el mallumo en Sian lumon mirindan;									
									    
								 
- 
									
									10
									 
									 
									|1 Pedro 2:10|
									kiuj iam estis ne-popolo, sed nun estas popolo de Dio; antauxe nekompatitoj, sed nun kompatitoj.									
									    
								 
 - 
									
 - 
				
Sugerencias
 

Haga clic para leer Juan 16-18