-
-
Esperanto
-
-
11
|1 Pedro 2:11|
Amataj, mi petegas vin kiel fremdulojn kaj migrantojn, detenu vin de karnaj voluptoj, kiuj militadas kontraux la animo;
-
12
|1 Pedro 2:12|
kondutante dece cxe la nacianoj, por ke, kvankam ili kalumnias vin kiel malbonagulojn, tamen, vidante viajn bonfarojn, ili gloru Dion en la tago de vizitado.
-
13
|1 Pedro 2:13|
Submetu vin al cxiu homa institucio pro la Sinjoro; cxu al la regxo, la superreganto;
-
14
|1 Pedro 2:14|
cxu al regantoj, kiel liaj senditoj por vengxo al malbonaguloj kaj por lauxdo al bonaguloj.
-
15
|1 Pedro 2:15|
CXar la volo de Dio estas, ke bonfarante, vi silentigu la nesciadon de homoj malsagxaj;
-
16
|1 Pedro 2:16|
kiel liberaj, kaj ne farantaj el via libereco kovrilon de malico, sed kiel servistoj de Dio.
-
17
|1 Pedro 2:17|
CXiujn honoru. La frataron amu. Dion timu. La regxon honoru.
-
18
|1 Pedro 2:18|
Servantoj, submetu vin al viaj sinjoroj kun cxia timo; ne sole al la bonaj kaj malseveraj, sed ankaux al la malbonhumoraj.
-
19
|1 Pedro 2:19|
CXar tio estas lauxdinda, se pro konscienco al Dio oni elportas malgxojon, suferante maljuste.
-
20
|1 Pedro 2:20|
CXar kia honoro estas, se, pekante kaj sekve batate, vi tion pacience elportas? sed se, bonfarante kaj sekve suferante, vi tion pacience elportas, tio estas lauxdinda antaux Dio.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5