-
-
Esperanto
-
-
1
|1 Pedro 2:1|
Formetinte do cxian malbonon kaj cxian trompon kaj hipokritecon kaj enviojn kaj cxiajn kalumniojn,
-
2
|1 Pedro 2:2|
kiel jxusnaskitaj sucxinfanoj, sopiru al la spirita lakto pura, por ke vi per tio kresku en savon,
-
3
|1 Pedro 2:3|
se vi gustumis, ke la Sinjoro estas bona;
-
4
|1 Pedro 2:4|
al kiu alvenante, kvazaux al sxtono vivanta, de homoj rifuzita, sed cxe Dio elektita, honorinda,
-
5
|1 Pedro 2:5|
vi ankaux, kiel sxtonoj vivantaj, konstruigxas domo spirita, sankta pastraro, por oferi spiritajn oferojn, akcepteblajn de Dio per Jesuo Kristo.
-
6
|1 Pedro 2:6|
CXar estas enhavate en skribo: Jen Mi kusxigas en Cion bazangulan sxtonon, elektitan, valoregan; Kaj kiu lin fidas, tiu ne estos hontigita.
-
7
|1 Pedro 2:7|
Por vi do, la fidantoj, estas la valoregeco; sed por nefidantoj: SXtono, kiun malsxatis la konstruantoj, Farigxis sxtono bazangula;
-
8
|1 Pedro 2:8|
kaj: SXtono de falpusxigxo kaj roko de alfrapigxo; ili falpusxigxas pro la vorto, malobeante, por kio ankaux ili estas difinitaj.
-
9
|1 Pedro 2:9|
Sed vi estas raso elektita, pastraro regxa, nacio sankta, popolo Diposedata, por ke vi proklamu la gloron de Tiu, kiu vokis vin el mallumo en Sian lumon mirindan;
-
10
|1 Pedro 2:10|
kiuj iam estis ne-popolo, sed nun estas popolo de Dio; antauxe nekompatitoj, sed nun kompatitoj.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5