-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
1
|2 Crónicas 12:1|
Kiam fortikigxis la regno de Rehxabeam kaj li farigxis forta, li forlasis la instruon de la Eternulo, kaj kun li la tuta Izrael.
-
2
|2 Crónicas 12:2|
En la kvina jaro de la regxo Rehxabeam iris SXisxak, regxo de Egiptujo, kontraux Jerusalemon (cxar ili pekis kontraux la Eternulo)
-
3
|2 Crónicas 12:3|
kun mil ducent cxaroj kaj sesdek mil rajdistoj; sennombra estis la popolo, kiu venis kun li el Egiptujo:la Luboj, Sukioj, kaj Etiopoj.
-
4
|2 Crónicas 12:4|
Kaj li venkoprenis la fortikigitajn urbojn de Judujo kaj aliris gxis Jerusalem.
-
5
|2 Crónicas 12:5|
Tiam la profeto SXemaja venis al Rehxabeam, kaj al la estroj de Judujo, kiuj kolektigxis en Jerusalem pro SXisxak, kaj li diris al ili:Tiele diras la Eternulo:Vi forlasis Min, tial ankaux Mi forlasas vin en la manojn de SXisxak.
-
6
|2 Crónicas 12:6|
Tiam humiligxis la estroj de Izrael kaj la regxo, kaj diris:Justa estas la Eternulo.
-
7
|2 Crónicas 12:7|
Kiam la Eternulo vidis, ke ili humiligxis, tiam aperis vorto de la Eternulo al SXemaja, dirante:Ili humiligxis, tial Mi ne ekstermos ilin; Mi donos al ili iom da savo, kaj Mia kolero ne elversxigxos sur Jerusalemon per SXisxak;
-
8
|2 Crónicas 12:8|
tamen ili estos liaj subuloj, por ke ili eksciu, kio estas servado al Mi kaj servado al teraj regnoj.
-
9
|2 Crónicas 12:9|
Kaj SXisxak, regxo de Egiptujo, iris kontraux Jerusalemon, kaj li forprenis la trezorojn de la domo de la Eternulo kaj la trezorojn de la regxa domo, cxion li prenis; li prenis ankaux la orajn sxildojn, kiujn faris Salomono.
-
10
|2 Crónicas 12:10|
Kaj la regxo Rehxabeam faris anstataux ili sxildojn kuprajn, kaj transdonis ilin en la manojn de la estroj de korpogardistoj, kiuj gardadis la enirejon de la regxa domo.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 2 Corintios 8-10