-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
1
|2 Crónicas 29:1|
HXizkija farigxis regxo, havante la agxon de dudek kvin jaroj, kaj dudek naux jarojn li regxis en Jerusalem. La nomo de lia patrino estis Abija, filino de Zehxarja.
-
2
|2 Crónicas 29:2|
Li agadis bone antaux la Eternulo, tiel same, kiel agadis lia patro David.
-
3
|2 Crónicas 29:3|
En la unua jaro de sia regxado, en la unua monato, li malsxlosis la pordojn de la domo de la Eternulo kaj riparis ilin.
-
4
|2 Crónicas 29:4|
Kaj li venigis la pastrojn kaj la Levidojn, kolektis ilin sur la placo orienta,
-
5
|2 Crónicas 29:5|
kaj diris al ili:Auxskultu min, ho Levidoj! nun vi sanktigu vin, kaj sanktigu la domon de la Eternulo, Dio de viaj patroj, kaj eljxetu la malpurajxon el la sanktejo.
-
6
|2 Crónicas 29:6|
CXar niaj patroj krimis, agadis malbone antaux la Eternulo, nia Dio, forlasis Lin, forturnis sian vizagxon de la logxejo de la Eternulo, kaj turnis al gxi sian dorson.
-
7
|2 Crónicas 29:7|
Ili ankaux sxlosis la pordojn de la portiko, estingis la lucernojn, incensojn ili ne incensis, kaj bruloferojn ili ne faris en la sanktejo al Dio de Izrael.
-
8
|2 Crónicas 29:8|
Kaj ekkoleris la Eternulo kontraux Judujo kaj Jerusalem; kaj Li elmetis ilin al teruro, ruinigo, kaj mokado, kiel vi vidas per viaj okuloj.
-
9
|2 Crónicas 29:9|
Kaj jen niaj patroj falis de glavo, kaj niaj filoj, filinoj, kaj edzinoj estas pro tio en kaptiteco.
-
10
|2 Crónicas 29:10|
Nun mi intencas fari interligon kun la Eternulo, Dio de Izrael, por ke Li forigu de ni la flamon de Sia kolero.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Éxodo 39-40