-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
1
|2 Crónicas 17:1|
Anstataux li ekregxis lia filo Jehosxafat. Kaj li farigxis potenca kontraux Izrael.
-
2
|2 Crónicas 17:2|
Li starigis militistaron en cxiuj fortikigitaj urboj de Judujo, kaj starigis garnizonojn en la lando de Jehuda, kaj en la urboj de Efraim, kiujn venkoprenis lia patro Asa.
-
3
|2 Crónicas 17:3|
Kaj la Eternulo estis kun Jehosxafat, cxar li iradis laux la antauxaj vojoj de sia patro David kaj ne turnis sin al la Baaloj,
-
4
|2 Crónicas 17:4|
sed nur la Dion de sia patro li sercxis kaj Liajn ordonojn li sekvis, ne simile al la agado de Izrael.
-
5
|2 Crónicas 17:5|
Kaj la Eternulo fortikigis la regnon en lia mano, kaj cxiuj Judoj donacis donacojn al Jehosxafat, kaj li havis multe da ricxeco kaj da honoro.
-
6
|2 Crónicas 17:6|
Lia koro altigxis sur la vojoj de la Eternulo; li ankaux forigis la altajxojn kaj la sanktajn stangojn el Judujo.
-
7
|2 Crónicas 17:7|
En la tria jaro de lia regxado li sendis siajn eminentulojn Ben-HXail, Obadja, Zehxarja, Netanel, kaj Mihxaja, ke ili instruu en la urboj de Judujo;
-
8
|2 Crónicas 17:8|
kaj kun ili la Levidojn SXemaja, Netanja, Zebadja, Asahel, SXemiramot, Jehonatan, Adonija, Tobija, kaj Tob-Adonija, la Levidojn, kaj kun ili la pastrojn Elisxama kaj Jehoram.
-
9
|2 Crónicas 17:9|
Kaj ili instruis en Judujo, havante kun si libron de instruo de la Eternulo; ili trairis cxiujn urbojn de Judujo kaj instruis la popolon.
-
10
|2 Crónicas 17:10|
Kaj timo antaux la Eternulo estis en cxiuj regnoj de la landoj, kiuj estis cxirkaux Judujo, kaj ili ne militis kontraux Jehosxafat.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 2 Corintios 5-7