-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
11
|2 Crónicas 17:11|
De la Filisxtoj oni alportadis al Jehosxafat donacojn, kaj argxenton kiel tributon; ankaux la Araboj venigadis al li malgrandajn brutojn:sep mil sepcent sxafojn kaj sep mil sepcent kaprojn.
-
12
|2 Crónicas 17:12|
Jehosxafat farigxadis cxiam pli granda kaj atingis grandan altecon. Kaj li konstruis en Judujo kastelojn kaj grenurbojn.
-
13
|2 Crónicas 17:13|
Kaj multe da laboroj li havis en la urboj de Judujo, kaj bravajn militistojn en Jerusalem.
-
14
|2 Crónicas 17:14|
Jen estas ilia ordo laux iliaj patrodomoj:cxe la Jehudaidoj estis milestroj:la estro Adna, kaj kun li estis tricent mil bravaj militistoj;
-
15
|2 Crónicas 17:15|
apud li estis la estro Jehohxanan, kaj kun li ducent okdek mil;
-
16
|2 Crónicas 17:16|
apud li estis Amasja, filo de Zihxri, kiu konsekris sin al la Eternulo, kaj kun li estis ducent mil bravaj militistoj.
-
17
|2 Crónicas 17:17|
CXe la Benjamenidoj estis:brava militisto Eljada, kaj kun li ducent mil viroj armitaj per pafarko kaj sxildo;
-
18
|2 Crónicas 17:18|
apud li estis Jehozabad, kaj kun li cent okdek mil viroj armitaj por la militistaro.
-
19
|2 Crónicas 17:19|
Tiuj servis al la regxo, krom tiuj, kiujn la regxo starigis en la fortikigitaj urboj de la tuta Judujo.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 2 Corintios 8-10