-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
11
|2 Crónicas 29:11|
Miaj infanoj, nun ne estu malzorgaj, cxar vin elektis la Eternulo, ke vi staru antaux Li, ke vi servu al Li, kaj ke vi estu por Li servantoj kaj incensantoj.
-
12
|2 Crónicas 29:12|
Tiam levigxis la Levidoj:Mahxat, filo de Amasaj, Joel, filo de Azarja, el la Kehatidoj; kaj el la Merariidoj:Kisx, filo de Abdi, Azarja, filo de Jehalelel; kaj el la Gersxonidoj:Joahx, filo de Zima, kaj Eden, filo de Joahx;
-
13
|2 Crónicas 29:13|
kaj el la idoj de Elicafan:SXimri kaj Jeiel; kaj el la idoj de Asaf:Zehxarja kaj Matanja;
-
14
|2 Crónicas 29:14|
kaj el la idoj de Heman:Jehxiel kaj SXimei; kaj el la idoj de Jedutun:SXemaja kaj Uziel.
-
15
|2 Crónicas 29:15|
Kaj ili kolektis siajn fratojn kaj sanktigis sin; kaj ili eniris, laux la ordono de la regxo, konforme al la vortoj de la Eternulo, por purigi la domon de la Eternulo.
-
16
|2 Crónicas 29:16|
Kaj la pastroj eniris en la internon de la domo de la Eternulo, por purigi; kaj cxion malpuran, kion ili trovis en la templo de la Eternulo, ili elportis sur la korton de la domo de la Eternulo; kaj tion prenis la Levidoj, por elporti eksteren, al la torento Kidron.
-
17
|2 Crónicas 29:17|
Ili komencis la sanktigadon en la unua tago de la unua monato, kaj en la oka tago de la monato ili eniris en la portikon de la Eternulo; ili sanktigis la domon de la Eternulo dum ok tagoj, kaj en la dek-sesa tago de la unua monato ili finis.
-
18
|2 Crónicas 29:18|
Kaj ili eniris internen al la regxo HXizkija, kaj diris:Ni purigis la tutan domon de la Eternulo, kaj la altaron de bruloferoj kaj cxiujn gxiajn vazojn, kaj la tablon de la panoj de propono kaj cxiujn gxiajn vazojn;
-
19
|2 Crónicas 29:19|
kaj cxiujn vazojn, kiujn la regxo Ahxaz dum sia regxado malpurigis per siaj krimoj, ni pretigis kaj sanktigis, kaj jen ili estas antaux la altaro de la Eternulo.
-
20
|2 Crónicas 29:20|
La regxo HXizkija levigxis frue matene, kunvenigis la estrojn de la urbo, kaj iris en la domon de la Eternulo.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Levítico 17-19