-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
11
|2 Crónicas 13:11|
kaj ili bruligas al la Eternulo bruloferojn cxiumatene kaj cxiuvespere, kaj incensan aromajxon, kaj ili arangxas panon sur pura tablo, kaj la oran kandelabron kun gxiaj lucernoj, ke ili brulu cxiuvespere; cxar ni plenumas la preskribon de la Eternulo, nia Dio, kaj vi forlasis Lin.
-
12
|2 Crónicas 13:12|
Vidu, kun ni, kiel nia cxefo, estas Dio, kaj ankaux Liaj pastroj kaj lauxtesonaj trumpetoj, por trumpetegi kontraux vi. Ho Izraelidoj, ne militu kontraux la Eternulo, Dio de viaj patroj, cxar vi ne havos sukceson.
-
13
|2 Crónicas 13:13|
Dume Jerobeam cxirkauxirigis embuskon, kiu aperis malantaux ili; tiamaniere estis militistoj antaux la Judoj kaj embusko malantaux ili.
-
14
|2 Crónicas 13:14|
La Judoj sin returnis, kaj ekvidis, ke ili havas batalon antauxe kaj malantauxe. Tiam ili ekkriis al la Eternulo, kaj la pastroj ektrumpetis per la trumpetoj.
-
15
|2 Crónicas 13:15|
Kaj la Judoj lauxte ekbruis; kaj kiam la Judoj ekbruis, Dio frapis Jerobeamon kaj cxiujn Izraelidojn antaux Abija kaj la Judoj.
-
16
|2 Crónicas 13:16|
Kaj la Izraelidoj ekkuris antaux la Judoj, kaj Dio transdonis ilin en la manojn de cxi tiuj.
-
17
|2 Crónicas 13:17|
Kaj Abija kaj lia popolo faris inter ili grandan baton; kaj falis mortigitoj el Izrael kvincent mil viroj elektitaj.
-
18
|2 Crónicas 13:18|
Tiam humiligxis la Izraelidoj, kaj fortigxis la Judoj, cxar ili apogis sin sur la Eternulo, Dio de iliaj patroj.
-
19
|2 Crónicas 13:19|
Kaj Abija persekutis Jerobeamon, kaj prenis de li urbojn:Bet-Elon kun gxiaj filinurboj, Jesxanan kun gxiaj filinurboj, kaj Efrainon kun gxiaj filinurboj.
-
20
|2 Crónicas 13:20|
Kaj Jerobeam ne plu refortigxis en la tempo de Abija. Kaj la Eternulo frapis lin, kaj li mortis.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 2 Corintios 8-10