-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
21
|2 Crónicas 24:21|
Ili faris konspiron kontraux li, kaj sxtonmortigis lin laux ordono de la regxo sur la korto de la domo de la Eternulo.
-
22
|2 Crónicas 24:22|
Kaj la regxo Joasx ne memoris la favorkorajxon, kiun lia patro Jehojada faris al li, kaj li mortigis lian filon. CXi tiu, mortante, diris:La Eternulo vidu, kaj punu.
-
23
|2 Crónicas 24:23|
Post paso de unu jaro eliris kontraux lin la militistaro de Sirio; kaj ili eniris en Judujon kaj Jerusalemon kaj ekstermis el la popolo cxiujn estrojn de la popolo; kaj la tutan militakirajxon ili sendis al la regxo de Damasko.
-
24
|2 Crónicas 24:24|
Kun nemulte da homoj venis la militistaro de Sirio; tamen la Eternulo transdonis en ilian manon la militistaron multe pli grandan, pro tio, ke cxi tiuj forlasis la Eternulon, Dion de iliaj patroj. Kaj sur Joasx ili faris jugxon.
-
25
|2 Crónicas 24:25|
Kiam ili foriris de li, lasinte lin en grava malsano, liaj servantoj faris konspiron kontraux li pro la sango de la filoj de Jehojada, la pastro, kaj ili mortigis lin sur lia lito, kaj li mortis. Kaj oni enterigis lin en la urbo de David, sed oni ne enterigis lin en la regxaj tomboj.
-
26
|2 Crónicas 24:26|
La konspirintoj kontraux li estis:Zabad, filo de la Amonidino SXimeat, kaj Jehozabad, filo de la Moabidino SXimrit.
-
27
|2 Crónicas 24:27|
Pri liaj filoj, pri la multo da mono, kiu estis kolektita sub li, kaj pri la riparado de la domo de Dio, estas skribite en la komentario en la libro de la regxoj. Kaj anstataux li ekregxis lia filo Amacja.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 2 Corintios 8-10