-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
11
|2 Crónicas 35:11|
Kaj ili bucxis la Paskon. Kaj la pastroj aspergis el siaj manoj, kaj la Levidoj senhauxtigis.
-
12
|2 Crónicas 35:12|
Kaj ili apartigis la bruloferojn, por doni ilin lauxklase, laux la patrodomoj, al la filoj de la popolo, por alportado al la Eternulo, kiel estas skribite en la libro de Moseo. Tiel same ili agis kun la bovoj.
-
13
|2 Crónicas 35:13|
Kaj ili kuiris la Paskon sur fajro, laux la preskribo; kaj la sanktajn oferojn ili kuiris en kaldronoj, en potoj, kaj en kaseroloj, kaj faris tion rapide por la tuta popolo.
-
14
|2 Crónicas 35:14|
Kaj poste ili pretigis por si kaj por la pastroj; cxar la pastroj, la Aaronidoj, estis okupitaj je la alportado de la bruloferoj kaj seboj gxis la nokto; tial la Levidoj pretigis por si kaj por la pastroj, la Aaronidoj.
-
15
|2 Crónicas 35:15|
La kantistoj, idoj de Asaf, estis sur siaj postenoj laux la preskribo de David, Asaf, Heman, kaj Jedutun, la viziisto de la regxo, kaj la pordegistoj estis cxe cxiu pordego; ili ne bezonis forlasi sian servadon, cxar iliaj fratoj, la Levidoj, preparis por ili.
-
16
|2 Crónicas 35:16|
Tiamaniere estis arangxita en tiu tago la servado al la Eternulo, por farado de la Pasko kaj alportado de bruloferoj sur la altaro de la Eternulo, laux la ordono de la regxo Josxija.
-
17
|2 Crónicas 35:17|
Kaj la Izraelidoj, kiuj tie trovigxis, faris la Paskon en tiu tempo kaj la feston de macoj dum sep tagoj.
-
18
|2 Crónicas 35:18|
Tia Pasko ne estis farita en Izrael de post la tempo de la profeto Samuel; kaj el cxiuj regxoj de Izrael neniu faris tian Paskon, kian faris Josxija, kaj la pastroj, kaj la Levidoj, kaj cxiuj Judoj kaj Izraelidoj, kiuj tie trovigxis, kaj la logxantoj de Jerusalem.
-
19
|2 Crónicas 35:19|
En la dek-oka jaro de la regxado de Josxija estis farita tiu Pasko.
-
20
|2 Crónicas 35:20|
Post cxio cxi tio, kion Josxija arangxis en la domo, Nehxo, regxo de Egiptujo, eliris milite kontraux Karkemisxon cxe Euxfrato. Kaj eliris kontraux lin Josxija.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 11-13