-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
21
|2 Crónicas 9:21|
CXar la regxo havis sxipojn, kiuj iradis en Tarsxisxon kun la servantoj de HXiram; unu fojon en tri jaroj venadis la sxipoj el Tarsxisx, alportante oron, argxenton, eburon, simiojn, kaj pavojn.
-
22
|2 Crónicas 9:22|
Tiel la regxo Salomono superis cxiujn regxojn de la tero per ricxeco kaj sagxeco.
-
23
|2 Crónicas 9:23|
Kaj cxiuj regxoj de la tero penis vidi Salomonon, por auxdi lian sagxecon, kiun Dio enmetis en lian koron.
-
24
|2 Crónicas 9:24|
Kaj ili alportadis cxiu sian donacon:vazojn argxentajn, vazojn orajn, vestojn, batalilojn, aromajxojn, cxevalojn, kaj mulojn, cxiujare.
-
25
|2 Crónicas 9:25|
Kaj Salomono havis kvar mil cxevalstalojn, cxarojn, kaj dek du mil rajdistojn; kaj li lokis ilin en la urboj de cxaroj kaj cxe la regxo en Jerusalem.
-
26
|2 Crónicas 9:26|
Li regis super cxiuj regxoj, de la Rivero gxis la lando Filisxta kaj gxis la limo de Egiptujo.
-
27
|2 Crónicas 9:27|
Kaj la regxo atingis tion, ke la argxento en Jerusalem estis kiel sxtonoj, kaj la cedroj estis en tiel granda kvanto, kiel sikomoroj sur malaltaj lokoj.
-
28
|2 Crónicas 9:28|
CXevalojn oni venigadis al Salomono el Egiptujo kaj el cxiuj landoj.
-
29
|2 Crónicas 9:29|
La tuta cetera historio de Salomono, la unua kaj la lasta, estas priskribita en la kroniko de la profeto Natan, en la profetajxoj de Ahxija, la SXiloano, kaj en la vizioj de Jedo, la viziisto, pri Jerobeam, filo de Nebat.
-
30
|2 Crónicas 9:30|
Kaj Salomono regxis en Jerusalem super la tuta Izrael kvardek jarojn.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 11-13